Gejunuloj-gefumuloj kaj getrinkuloj
貼文者: Roman_Mutin, 2011年9月9日
訊息: 31
語言: Esperanto
Sxak (顯示個人資料) 2011年9月19日下午1:42:55
RiotNrrd:En Usono, tre, tre, tre malofte. Mi mem vidis tion nur dufoje dum miaj 49 jaroj.[url=http://alau'xdo.livejournal.com/81032.html]http://alaŭdo.livejournal.com/81032.html[/url]
Bedaŭrinde, mi certas ke estas lokoj ĉi tie, kie tiaj aferoj estas pli ofte videblaj. Mi ne kutime iras al tiaj lokoj, sed ili sendube ekzistas.
Если идешь ночью (скажем, после 10 вечера) по одной из центральных улиц Сан-Франциско, которая так и называется Main Street, то надо очень внимательно смотреть под ноги -- на тратуаре то тут то там лежат такие большие "кульки". Это бомжи Сан-Франциско уже легли спать и закутались в свои спальные мешки. Вчера, по дороге от станции метро до дома, это буквально минут 10 хотьбы, я насчитал штук 15 таких вот "кульков".Noktaj promenantoj (ekzemple post la 10 vespere) laŭ unu el la centraj stratoj de Sanfrancisko, kiu nomiĝas Main street, devas tre atente rigardi sub la piedojn -- sur la pavimo kuŝas grandaj volvaĵoj. La trampoj de Sanfrancisko jam ekkuŝis por dormi kaj volvis sin per dormosakoj. Hieraŭ, survoje de la metrostacio al la hejmo (dum ĉ 10 minutoj da piedirado) mi kalkulis ĉ 15 tiajn volvaĵojn
Chainy (顯示個人資料) 2011年9月19日下午9:17:08
Ŝak:Mi dubas, ke tia problemo estas pli granda en 'Eŭropo' kompare kun Rusio. Ĝi estas ĉie problemo, sed ankaŭ dependas de la specifa loko ene de ĉiu lando.Roman_Mutin:Karaj samideanoj, pardonu, sed ĉu en via lando ankaŭ eblas vidi ebriajn drinkulojn, dormantajn surstrate?En multaj lanoj oni povas vidi homojn, dormantajn surstrate. Eŭopo ne estas Rusio - ĝi estas pli varma, en Eŭropo tio okazas vere ofte kompare de Rusio.
Interese, ĉu estas ia fidinda statistiko pri tiu ĉi temo?
Chainy (顯示個人資料) 2011年9月19日下午9:43:16
darkweasel:Ĉu vere?! Io devis draste ŝanĝiĝi, se tio vere pravas. Mi trovis kartojn faritajn en 2002 de la Monda Organizo pri Sano, kiuj montras la statistikon pri elcentoj de viraj kaj virinaj fumantoj en la mondo (se vi alklakos la jenajn ligilojn, tiam pdf-dosieroj elŝutiĝos):
Ĉu surprizas do iun, ke Aŭstrujo estas - se tio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj - tutmonde la lando kun la plej granda elcenta kvanto de fumantoj?
Viraj fumantoj
Virinaj fumantoj
Chainy (顯示個人資料) 2011年9月19日下午9:51:35
Chainy (顯示個人資料) 2011年9月19日下午10:03:54
Unu problemo estas, ke por multaj landoj (blanke-koloritaj) oni entute ne havas statistikon pri gejunuloj ("No data"). Iom stranga afero. Sed estas tre interesaj informoj pri la aliaj landoj.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月20日上午5:00:55
Chainy:Domaĝe. Polujo estas la sola eŭropunia lando, por kiu ekzistas statistiko.
Unu problemo estas, ke por multaj landoj (blanke-koloritaj) oni entute ne havas statistikon pri gejunuloj ("No data").
Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年9月20日下午2:22:55
Unue, mi volas klarigi ke mi ne fumas nek drinkas. Mi ankaŭ ne amikiĝas kun fumemuloj kaj drinkemuloj. Mi ĉiam diris "Diru al mi kun kiuj vi amikiĝas, kaj poste mi diras al vi kiu vi estas"
Due, mi devas diri ke preskaŭ la ĉiuj knaboj el la mia klaso fumas kaj drinkas. Antaŭ eniri la klason, ili ĉiam kaŝiĝas por fumi unu aŭ du cigaredojn. Tiu ĉi agado ripetiĝas ĉiusemajfine.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月20日下午3:12:12
Ryuuichi:En mia lernejo tio eĉ ne estas necesa - lernejanoj kun almenaŭ 16 jaroj rajtas tute laŭleĝe fumi en loko ekstera dediĉita al tio.
Due, mi devas diri ke preskaŭ la ĉiuj knaboj el la mia klaso fumas kaj drinkas. Antaŭ eniri la klason, ili ĉiam kaŝiĝas por fumi unu aŭ du cigaredojn. Tiu ĉi agado ripetiĝas ĉiusemajfine.
Ryuuichi (顯示個人資料) 2011年9月20日下午5:09:15
darkweasel:En mia lernejo tio eĉ ne estas necesa - lernejanoj kun almenaŭ 16 jaroj rajtas tute laŭleĝe fumi en loko ekstera dediĉita al tio.Ĉe la mia lernejo oni nur povas fumi se aĝas 18, kaj oni devas fari tion eksteren.
darkweasel (顯示個人資料) 2011年9月20日下午6:32:23
Ryuuichi:Ĉu en via lando ĝenerale la aĝminimumo por tabako estas 18 jaroj? Aŭ ĉu nur en la lernejo?darkweasel:En mia lernejo tio eĉ ne estas necesa - lernejanoj kun almenaŭ 16 jaroj rajtas tute laŭleĝe fumi en loko ekstera dediĉita al tio.Ĉe la mia lernejo oni nur povas fumi se aĝas 18, kaj oni devas fari tion eksteren.