Vai all’indice

Gejunuloj-gefumuloj kaj getrinkuloj

di Roman_Mutin, 09 settembre 2011

Messaggi: 31

Lingua: Esperanto

Roman_Mutin (Mostra il profilo) 09 settembre 2011 05:16:04

Saluton karaj amikoj. Komencis lernjaro mi jam estas 14 jaraĝa kaj lernas en 8a klaso. Kaj mi renkontis kun miaj geamikoj.

Kaj mia amiko antaŭ leciono de literaturo diris al mi ke li hieraŭ trinkaĉis. Mi demandismalgajo.gifeble tiel rakonri estos pli facile)
-Ĉu vere? Vi trinkas?
-Jes
-Kaj ekde kia aĝo
-Ekda 5a klaso (11j)
-Kaj kiu aĉetas trinkaĵojn?
-Iam miaj amikoj, iam mi. Plejofte mi
-Kaj inter vi ne estas granduloj?
-Ne, sed iam venis ia knabo el armeo kaj ni kune trinkis
-Kaj oni vendas al vi trinkaĵon?
-Jes
-Kiel?? (oni povas vendi trinkaĵojn nur al homoj kiuj estas de 18a aĝo kaj pli)
-Necesas nur scii lokojn.
-Kaj kiom da monoj kostas ĉio ĉi tio?
-Ordinare unu botelo da biero-ĉirkaŭ 50 rubloj (=2$ mi ne scias kiom estos en eŭroj eble 1,10)
-De kie vi prenis monon?
-Mi laboris. Mi estis kargisto.
-Kaj policistoj kaj granduloj? Ĉu ioli nenion diris al vi?
-Iam dum tago de Junularo ni trinkis kun amikoj. De komence trinkis en arbero kaj poste iris centron de urbo kaj renkontis policistojn ili diris al ni reveni arbaron fintrinki ĉion

Kaj post lecionoj li kaj ceteraj miaj geamikoj el mia klaso kun iras de lernejo hejmen kaj fumis. Sed gelernantoj ne fumas tial surstrate ĉe lernejo, ili kaŝas sin malantaŭ domoj por tio ke instruistoj kaj gardistoj ne vidis ilin. Kaj fumas ne alt-lernej-anoj sed plejofte geknaboj el aliaj 8aj klasoj. Estas ordinara afero kiam miaj samklasanoj iras straten inter lecionoj por fumi. Mi eĉ vidis ke miaj anikoj antaŭ futbalo (ni ofte ludas en malgranda futbala klubo, iam estas konkuroj kun aliaj urbaj kluboj) ne fumis, sed flaris tabakon el malgranda bela korbo. Kaj post futbalo ili iris hekmen fumante, mi remerkis ke ne ordiarajn cigaradojn, sed iaj malgrandaj, longajn nigrajn cifaradojn kun ĉeriza odoro. Kaj ili ŝajnis tre multekostaj

Jen , tion mi vidas intar gejunuloj de 14aĝa. Ĉu en aliaj landoj ankaŭ estas tia situacio?

darkweasel (Mostra il profilo) 09 settembre 2011 05:30:57

Unue, vi ŝajne miksis la vortojn drinki kaj trinki.

Due, jes, ankaŭ en Aŭstrujo multaj konsumas alkoholon jam je tia aĝo. Tamen la minimuma aĝo por aĉeti alkoholon estas nur 16 jaroj (iuj federaciaj landoj havas limon de 18 jaroj por aĉeti drinkaĵojn kun tre multa alkoholo, sed ne Vieno). Tamen ne ĉiuj ejoj kontrolas tion, ĉar la monpunoj miascie ne estas tre altaj kaj eble eĉ ne kompensas la gajnon ricevitan per vendado de alkoholo al trojunuloj.

Interese, jen dialogo inter mi kaj supervendeja kasisto en 2009, kiam mi aĝis nur 15 jarojn:
ŝi: do ĉu vi jam aĝas 16 jarojn?
mi: tio ĉi estas senalkohola biero ...
ŝi: ha, vere ...

Miaopinie la malpermeso de alkoholo al junuloj eĉ iom kunkaŭzas, ke ili drinkas. Tio, kio estas malpermesita, speciale al dekkelkjaruloj, ĉiam estas interesa.

Tio, kion mi ĵus diris pri alkoholo, validas ankaŭ pri cigaredoj. Multaj el miaj samaĝuloj fumas (tamen ili ja jam rajtas, ĉar ili aĝas pli ol 16 jarojn). Tamen jam antaŭ kelkaj jaroj iu samaĝulo, tiam aĝanta 14 aŭ 15 kaj tute ne aspektanta tre maljuna (tute male, li estas por sia aĝo tre malgranda!), diris al mi, ke li senprobleme ricevas cigaredojn en la loka tabakvendejo (kaj petis min, tiam ankaŭ aĝantan nur 14 aŭ 15, ke mi iru tien kaj aĉetu al li cigaredojn - kion mi rifuzis).

Ĉu surprizas do iun, ke Aŭstrujo estas - se tio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj - tutmonde la lando kun la plej granda elcenta kvanto de fumantoj?

Roman_Mutin (Mostra il profilo) 09 settembre 2011 06:30:30

darkweasel:Unue, vi ŝajne miksis la vortojn drinki kaj trinki.

Ho pardonu, mi eĉ neniam scias pri ekzisto de vorto Drinki. Sed vorton Trinki por marki Trinkaĉi uzis Klod Piron kaj mi pensis ke ebles uzi ĝin ĉi tiel

jeeks (Mostra il profilo) 09 settembre 2011 08:36:38

Ankaŭ en Germanio multaj junuloj drinkas alkoholaĵojn. Oni devas aĝi 16 por aĉeti bieron aŭ drinkaĵojn kun malmulte da alkoholo kaj 18 por aĉeti "fortajn" alkoholaĵojn (ekz. vodko, rumo...).
Antaŭ kelkaj jaroj oni povis aĉeti cigaredojn se oni aĝis nur 16. Nun la minimumo estas 18 jaroj. Tio ne havas grandan efekton, mi pensas, ĉar mi mem ne estis 16 kiam mi ekas fumi kaj mi ĉiam povis aĉeti cigaredojn ĉe kioskoj aŭ benzinejoj (tie preskaŭ neniu demandas pri aĝo).

novatago (Mostra il profilo) 09 settembre 2011 09:10:49

En Hispanujo estas same kaj estas malfacile ke ĝi ne estu tiel ĉar rekte-nerekte, oni forte emigas junulojn al drinkado de familia rondo.

Gepatroj sendube malpermesas al siaj gefiloj drinki kaj ili eĉ estas punotaj, se la gepatroj ekscias ke ili drinkas. Tamen, dum festaj tagoj kaj ĉefe dum la granda loka (urba aŭ vilaĝa) festo, tiu gepatra malpermeso moliĝas aŭ tute malaperas. Tiam infanoj vidas ke granda plejmulto estas ebria kaj drinkas senĉese dum 3-5 tagoj. En grandaj urboj, eble ne estas tiel rimarkebla, sed en mia urbo preskaŭ ĉiu estas ebria surstrate kaj oni devigas vin trinki (mi ne drinkas) vinon pro afablecon al ebria oferanto.

Do, eĉ se ekzistas leĝa kaj gepatra malpermeso, la kulturo (verŝajne ne nur en Hispanujo) emigas drinki de tre (tro) juna aĝo. Foriginda kulturaĵo, laŭ mi.

Ĝis, Novatago.

flipe (Mostra il profilo) 09 settembre 2011 15:29:27

En Brazilo ne estas malsama, mi pensas ke tio okazas en tuta mondo!

patrik (Mostra il profilo) 09 settembre 2011 15:32:16

flipe:En Brazilo ne estas malsama, mi pensas ke tio okazas en tuta mondo!
Mi konsentas. Bedaŭrinde, tiuj aĉaj kompanioj sukcesis "konvinki" junulojn.

Roman_Mutin (Mostra il profilo) 10 settembre 2011 06:00:49

Interalie antaŭhieraŭ mi prenis urban gazeton.
En ĝi estis artiko0lo pri tio ke ekiĝis leĝo, kiu malpermesas al magazenoj vendi drinkaĵojn ekde 20 ĝis 8h (t e dum tuta nokto) Kaj post artikolo estis vidpunktoj pri ĉi tio el forumo de pĝaro de gazato. Kaj opinioj estis jenaj:
Unu neŭtrala: "Mi edzino (ŝi estas vendistino) povos iri hejmen pli frue"
Unu pozitiva
Kaj ĉirkaŭ 7 ceteraj opinioj estis kontraŭaj. Estis eĉ tia frazo "Ĉu, Putin kaj Medvedev tute ne estas homoj???"

Gryfek (Mostra il profilo) 10 settembre 2011 06:41:23

La problemo de alkoĥolismo en Pollando koncernas plie la malriĉajn virojn kun tre multa familio al la vivtenado. Virajn infanojn de ili komencas imiti ilin je la juna sed jam ne infana aĝo. Alkoĥolismo ĉe neplenaĝuloj malgrandiĝas sed la sindromo restas kaj foje oni "revenas" al drinkado maturaĝe. Vi estas groteskulo- la dialogo tre plaĉas al mi. Foje la drinkado ŝajnas esti la formo de malliberigo. Malliberigon procedas la pli alta instanco. Drinkuloj ne povas regi, ne povas esti sanaj nek korpe, nek psike ke ili povu signifi en la ŝtato. Do kulpigu la registaron ke ĝi regas senvivajn animojn. Verŝajne via lando komencis persekuti alkoĥolismon, tamen baciuŝka Lukaŝenka de lando Be ankoraŭ nun disdrinkigas la popolon ke ĝi restu "libera". La infano ne povas voti, do ĝi estas patologio.

Solulo (Mostra il profilo) 10 settembre 2011 11:16:12

La problemo de alkoholismo estas tre komplika afero kaj koncernas ne nur malriĉajn viroj kun..... ktp.
Kial ni ne deflankiĝu kaj diskutu pri alkoĥolismo ĝenerale?

Do, mi devas sciigi al vi, ke mi drinkas alkoholon preskaŭ ĉiutage, kun modereco, unu - du bierojn, glaseto de whisky.
Mi neniam estis ebria.
Ĉu mi estas alkoholulo?

Torna all’inizio