Gejunuloj-gefumuloj kaj getrinkuloj
від Roman_Mutin, 9 вересня 2011 р.
Повідомлення: 31
Мова: Esperanto
Roman_Mutin (Переглянути профіль) 9 вересня 2011 р. 05:16:04
Kaj mia amiko antaŭ leciono de literaturo diris al mi ke li hieraŭ trinkaĉis. Mi demandiseble tiel rakonri estos pli facile)
-Ĉu vere? Vi trinkas?
-Jes
-Kaj ekde kia aĝo
-Ekda 5a klaso (11j)
-Kaj kiu aĉetas trinkaĵojn?
-Iam miaj amikoj, iam mi. Plejofte mi
-Kaj inter vi ne estas granduloj?
-Ne, sed iam venis ia knabo el armeo kaj ni kune trinkis
-Kaj oni vendas al vi trinkaĵon?
-Jes
-Kiel?? (oni povas vendi trinkaĵojn nur al homoj kiuj estas de 18a aĝo kaj pli)
-Necesas nur scii lokojn.
-Kaj kiom da monoj kostas ĉio ĉi tio?
-Ordinare unu botelo da biero-ĉirkaŭ 50 rubloj (=2$ mi ne scias kiom estos en eŭroj eble 1,10)
-De kie vi prenis monon?
-Mi laboris. Mi estis kargisto.
-Kaj policistoj kaj granduloj? Ĉu ioli nenion diris al vi?
-Iam dum tago de Junularo ni trinkis kun amikoj. De komence trinkis en arbero kaj poste iris centron de urbo kaj renkontis policistojn ili diris al ni reveni arbaron fintrinki ĉion
Kaj post lecionoj li kaj ceteraj miaj geamikoj el mia klaso kun iras de lernejo hejmen kaj fumis. Sed gelernantoj ne fumas tial surstrate ĉe lernejo, ili kaŝas sin malantaŭ domoj por tio ke instruistoj kaj gardistoj ne vidis ilin. Kaj fumas ne alt-lernej-anoj sed plejofte geknaboj el aliaj 8aj klasoj. Estas ordinara afero kiam miaj samklasanoj iras straten inter lecionoj por fumi. Mi eĉ vidis ke miaj anikoj antaŭ futbalo (ni ofte ludas en malgranda futbala klubo, iam estas konkuroj kun aliaj urbaj kluboj) ne fumis, sed flaris tabakon el malgranda bela korbo. Kaj post futbalo ili iris hekmen fumante, mi remerkis ke ne ordiarajn cigaradojn, sed iaj malgrandaj, longajn nigrajn cifaradojn kun ĉeriza odoro. Kaj ili ŝajnis tre multekostaj
Jen , tion mi vidas intar gejunuloj de 14aĝa. Ĉu en aliaj landoj ankaŭ estas tia situacio?
darkweasel (Переглянути профіль) 9 вересня 2011 р. 05:30:57
Due, jes, ankaŭ en Aŭstrujo multaj konsumas alkoholon jam je tia aĝo. Tamen la minimuma aĝo por aĉeti alkoholon estas nur 16 jaroj (iuj federaciaj landoj havas limon de 18 jaroj por aĉeti drinkaĵojn kun tre multa alkoholo, sed ne Vieno). Tamen ne ĉiuj ejoj kontrolas tion, ĉar la monpunoj miascie ne estas tre altaj kaj eble eĉ ne kompensas la gajnon ricevitan per vendado de alkoholo al trojunuloj.
Interese, jen dialogo inter mi kaj supervendeja kasisto en 2009, kiam mi aĝis nur 15 jarojn:
ŝi: do ĉu vi jam aĝas 16 jarojn?
mi: tio ĉi estas senalkohola biero ...
ŝi: ha, vere ...
Miaopinie la malpermeso de alkoholo al junuloj eĉ iom kunkaŭzas, ke ili drinkas. Tio, kio estas malpermesita, speciale al dekkelkjaruloj, ĉiam estas interesa.
Tio, kion mi ĵus diris pri alkoholo, validas ankaŭ pri cigaredoj. Multaj el miaj samaĝuloj fumas (tamen ili ja jam rajtas, ĉar ili aĝas pli ol 16 jarojn). Tamen jam antaŭ kelkaj jaroj iu samaĝulo, tiam aĝanta 14 aŭ 15 kaj tute ne aspektanta tre maljuna (tute male, li estas por sia aĝo tre malgranda!), diris al mi, ke li senprobleme ricevas cigaredojn en la loka tabakvendejo (kaj petis min, tiam ankaŭ aĝantan nur 14 aŭ 15, ke mi iru tien kaj aĉetu al li cigaredojn - kion mi rifuzis).
Ĉu surprizas do iun, ke Aŭstrujo estas - se tio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj - tutmonde la lando kun la plej granda elcenta kvanto de fumantoj?
Roman_Mutin (Переглянути профіль) 9 вересня 2011 р. 06:30:30
darkweasel:Unue, vi ŝajne miksis la vortojn drinki kaj trinki.
Ho pardonu, mi eĉ neniam scias pri ekzisto de vorto Drinki. Sed vorton Trinki por marki Trinkaĉi uzis Klod Piron kaj mi pensis ke ebles uzi ĝin ĉi tiel
jeeks (Переглянути профіль) 9 вересня 2011 р. 08:36:38
Antaŭ kelkaj jaroj oni povis aĉeti cigaredojn se oni aĝis nur 16. Nun la minimumo estas 18 jaroj. Tio ne havas grandan efekton, mi pensas, ĉar mi mem ne estis 16 kiam mi ekas fumi kaj mi ĉiam povis aĉeti cigaredojn ĉe kioskoj aŭ benzinejoj (tie preskaŭ neniu demandas pri aĝo).
novatago (Переглянути профіль) 9 вересня 2011 р. 09:10:49
Gepatroj sendube malpermesas al siaj gefiloj drinki kaj ili eĉ estas punotaj, se la gepatroj ekscias ke ili drinkas. Tamen, dum festaj tagoj kaj ĉefe dum la granda loka (urba aŭ vilaĝa) festo, tiu gepatra malpermeso moliĝas aŭ tute malaperas. Tiam infanoj vidas ke granda plejmulto estas ebria kaj drinkas senĉese dum 3-5 tagoj. En grandaj urboj, eble ne estas tiel rimarkebla, sed en mia urbo preskaŭ ĉiu estas ebria surstrate kaj oni devigas vin trinki (mi ne drinkas) vinon pro afablecon al ebria oferanto.
Do, eĉ se ekzistas leĝa kaj gepatra malpermeso, la kulturo (verŝajne ne nur en Hispanujo) emigas drinki de tre (tro) juna aĝo. Foriginda kulturaĵo, laŭ mi.
Ĝis, Novatago.
flipe (Переглянути профіль) 9 вересня 2011 р. 15:29:27
patrik (Переглянути профіль) 9 вересня 2011 р. 15:32:16
flipe:En Brazilo ne estas malsama, mi pensas ke tio okazas en tuta mondo!Mi konsentas. Bedaŭrinde, tiuj aĉaj kompanioj sukcesis "konvinki" junulojn.
Roman_Mutin (Переглянути профіль) 10 вересня 2011 р. 06:00:49
En ĝi estis artiko0lo pri tio ke ekiĝis leĝo, kiu malpermesas al magazenoj vendi drinkaĵojn ekde 20 ĝis 8h (t e dum tuta nokto) Kaj post artikolo estis vidpunktoj pri ĉi tio el forumo de pĝaro de gazato. Kaj opinioj estis jenaj:
Unu neŭtrala: "Mi edzino (ŝi estas vendistino) povos iri hejmen pli frue"
Unu pozitiva
Kaj ĉirkaŭ 7 ceteraj opinioj estis kontraŭaj. Estis eĉ tia frazo "Ĉu, Putin kaj Medvedev tute ne estas homoj???"
Gryfek (Переглянути профіль) 10 вересня 2011 р. 06:41:23
Solulo (Переглянути профіль) 10 вересня 2011 р. 11:16:12
Kial ni ne deflankiĝu kaj diskutu pri alkoĥolismo ĝenerale?
Do, mi devas sciigi al vi, ke mi drinkas alkoholon preskaŭ ĉiutage, kun modereco, unu - du bierojn, glaseto de whisky.
Mi neniam estis ebria.
Ĉu mi estas alkoholulo?