Til innholdet

Rusio estas tro rusa

fra Roman_Mutin,2011 9 10

Meldinger: 26

Språk: Esperanto

Roman_Mutin (Å vise profilen) 2011 9 10 06:32:01

Saluton, geamikoj

Alia flanko de ĉi tio. Ekzemple, estas video pri 1000 rusaj knabinoj kaj, ĉu ili ĉiuj estas rusinoj? Oni kutimios nomi ĉiujn, kiuj vivas en Rusio "rusoj"
Ĉi tie en mia klaso preskaŭ duono de homoj estas duon-rusaj kaj duon-tataraj, aŭ duo-udmurtaj. Kiam mi lernis en Moskvo estis pli multe da homoj de aliaj naciaj. Mi mem estas duon-tataro, kvankam mi vivas en Udmurtio (tatara nacio estas tre multhoma, ĝi estas 2a post rusa laŭ nombro de homoj en Rusio)

En nia rusa lingvo ne estas tia diverso(plejparte, mi povas erari):
Hugaro - naci-nomo
Hungarano - land-nomo

Tia diverso se mi bone scias en nur pri "Rusiano" kaj "ruso" (Rossijanin/Russkij)

Ĉu en via lando ne estas tia situacio? Mi ie aŭskultis ke en Eŭropo se franco vivas en Germanio oni diras ke li estas germano.
(ekzemple ĉi tiu duon-esperanta kantisto, mi pfte auskultas lian muzikon)

zan (Å vise profilen) 2011 9 10 07:11:42

Roman_Mutin: Ĉu en via lando ne estas tia situacio? Mi ie aŭskultis ke en Eŭropo se franco vivas en Germanio oni diras ke li estas germano.
Mi ne scias pri alilandajn kutimojn kiel nomi landanojn, kiuj devenas de aliaj nacioj. Ili nomu sin laŭvole.

En Japanio la situacio estas subtila. Ĉi tie mi ne mencios pri aina nacio kaj korea nacio kiuj loĝas en Japanujo.(Mi ne ŝatas "ujo"-sufikson tiukaze.)
Kiam franco longe loĝas en Japanio, japanoj sendube nomas lin franco. Kiam li laŭleĝe fariĝas japani-ano, ni probable nomos lin japanianiĝinta alilandano(naturalizito). Sed se li edziĝas al japanino kaj havas infanojn en Japanio, mi nomos liajn infanojn japanoj.

Se mi loĝus en alilando, mi volas, ke oni nomu min japano krom se oni diskriminacius min. Kie ajn mi loĝas, mi estas mi. Tia sento eble estas malsama laŭ persono.

darkweasel (Å vise profilen) 2011 9 10 07:32:05

al kiu nacio oni sentas sin apartenanta, estas demando de persona sento. mi eĉ ne scias, ĉu, se mi irus al britujo kaj loĝus tie dum multegaj jaroj, min ĝenus esti nomata brito. verŝajne mi tiam nomus min aŭstro-brito.

ĉiuokaze "la rusoj" en esperanto laŭkuntekste ja povas esti ajnaj rusujanoj. same kiel ĉe similaj vortoj.

AlfRoland (Å vise profilen) 2011 9 10 07:42:27

Roman_Mutin:Saluton, geamikoj

Alia flanko de ĉi tio. Ekzemple, estas video pri 1000 rusaj knabinoj kaj, ĉu ili ĉiuj estas rusinoj? Oni kutimios nomi ĉiujn, kiuj vivas en Rusio "rusoj"
Ĉi tie en mia klaso preskaŭ duono de homoj estas duon-rusaj kaj duon-tataraj, aŭ duo-udmurtaj. Kiam mi lernis en Moskvo estis pli multe da homoj de aliaj naciaj. Mi mem estas duon-tataro, kvankam mi vivas en Udmurtio (tatara nacio estas tre multhoma, ĝi estas 2a post rusa laŭ nombro de homoj en Rusio)

En nia rusa lingvo ne estas tia diverso(plejparte, mi povas erari):
Hugaro - naci-nomo
Hungarano - land-nomo

Tia diverso se mi bone scias en nur pri "Rusiano" kaj "ruso" (Rossijanin/Russkij)

Ĉu en via lando ne estas tia situacio? Mi ie aŭskultis ke en Eŭropo se franco vivas en Germanio oni diras ke li estas germano.
(ekzemple ĉi tiu duon-esperanta kantisto, mi pfte auskultas lian muzikon)
Ĉu ne sufiĉas nomi ĉiujn homoj??

darkweasel (Å vise profilen) 2011 9 10 07:48:58

AlfRoland:
Ĉu ne sufiĉas nomi ĉiujn homoj??
laŭ tia logiko ni tute ne bezonas pli precizajn vortojn por certaj specoj de homoj.

novatago (Å vise profilen) 2011 9 10 09:11:38

Laŭ mi, kiam oni demandas "el kie vi estas?" oni ne demandas pri sentoj sed ĉefe pri la ŝtato, kie oni naskiĝis aŭ kie oni loĝas. Estas homoj, kiuj tute ne zorgas pri sia nacieco/ŝtataneco. Mi sentas min hispano, tamen mi ne sentas ke tio priskribas min (kaj fakte mi tute ne estas kutima hispano) same kiel eble ne sentus kiel mian priskribon alian naciecon.

Mi konas meksikanon, kiu loĝas en Hispanujo. Li kutime respondos al tiu demando "mi estas el Meksikujo" tamen mi aŭdis al li diri kaj aldoni al tiu respondo ke li sentas sin hispano (krom meksikano, mi pensas). Se iu demandus min pri li, mi respondus ke li estas meksikano, kiu havas hispanan ŝtatanecon. Dependante de la dialogo, mi parolus pri siaj sentoj.

Ĝis, Novatago.

AlfRoland (Å vise profilen) 2011 9 10 09:35:23

darkweasel:
AlfRoland:
Ĉu ne sufiĉas nomi ĉiujn homoj??
laŭ tia logiko ni tute ne bezonas pli precizajn vortojn por certaj specoj de homoj.
Ĉar la mondo konsistas de ŝtatoj ni bezonas esprimi civitanecon. Svedo estu ĉiu homo kiu estas sveda civitano. Alia diferencigo estas superflua en ĉiutaga vivo.

Solulo (Å vise profilen) 2011 9 10 10:49:43

Ĉu ne ŝajnas al vi, ke la decidiga faktoro pri nia nacia sento estas la denaska lingvo?

Mi scias, ke mi povas malpravi ĉar estas diversaj nacianoj kiuj parolas la saman lingvon.... tamen.
Estas malfacile al mi kompreni la diferencon inter iu boliviano kaj kolombiano. La sama lingvo, la sama religio.... do, kio decidas?
Bonvolu klarigi.

novatago (Å vise profilen) 2011 9 10 14:09:47

Solulo:Ĉu ne ŝajnas al vi, ke la decidiga faktoro pri nia nacia sento estas la denaska lingvo?
Al mi ne ŝajnas tio. La decidiga faktoro ĉiam estas la eduko; ĉu rekta eduko, ĉu nerekta. Se oni ne edukas, eĉ povas okazi ke vi ne sciu en kiu ŝtato vi loĝas, aŭ kiu estas via popolo. Fakte per eduko, ankaŭ povas ŝanĝi tiun senton, eĉ se vi plu parolas vian denaskan lingvon.

Ĝis, Novatago.

Gryfek (Å vise profilen) 2011 9 10 15:18:17

Kiam oni demandis Zamenhofon, nian karan majstron, li diris: mi estas ruslanda Hebreo. Alifoje li diris pri si ke li estas Litvano. Cetere, en la lasta tempo de lia vivo- "la filo de pola tero". La lasta samiigo estis sendube eksprimo de lia rezigno de sionismo kiun li dumvive subtenis. Jes.. La sameco estas tortura. Tamen vi ne havas problemon? Vy russkij ĉelaviek. Vi dubas pri tio? En via lando oni ne ekzistis nek unu poeto kiu ne amegus la Rusion ne gravas ĉu li/ŝi estis Kartvelo kiel Soso aŭ afrikdevena kiel Puŝkin. Ĝi estas kiel narkotiko. En Pollando la nacieco ne gravas tiel ĉar ĝi ne estas la mistiko sed la ena batalo kontraŭ Rusio, Germanio, komunismo ktp.- la simpla politiko. Al mia lando la koloniigo malprosperis. La avo de Dostojevskij estis Polo.

Tibake til toppen