Rusio estas tro rusa
ca, kivuye
Ubutumwa 26
ururimi: Esperanto
Roman_Mutin (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 06:32:01
Alia flanko de ĉi tio. Ekzemple, estas video pri 1000 rusaj knabinoj kaj, ĉu ili ĉiuj estas rusinoj? Oni kutimios nomi ĉiujn, kiuj vivas en Rusio "rusoj"
Ĉi tie en mia klaso preskaŭ duono de homoj estas duon-rusaj kaj duon-tataraj, aŭ duo-udmurtaj. Kiam mi lernis en Moskvo estis pli multe da homoj de aliaj naciaj. Mi mem estas duon-tataro, kvankam mi vivas en Udmurtio (tatara nacio estas tre multhoma, ĝi estas 2a post rusa laŭ nombro de homoj en Rusio)
En nia rusa lingvo ne estas tia diverso(plejparte, mi povas erari):
Hugaro - naci-nomo
Hungarano - land-nomo
Tia diverso se mi bone scias en nur pri "Rusiano" kaj "ruso" (Rossijanin/Russkij)
Ĉu en via lando ne estas tia situacio? Mi ie aŭskultis ke en Eŭropo se franco vivas en Germanio oni diras ke li estas germano.
(ekzemple ĉi tiu duon-esperanta kantisto, mi pfte auskultas lian muzikon)
zan (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 07:11:42
Roman_Mutin: Ĉu en via lando ne estas tia situacio? Mi ie aŭskultis ke en Eŭropo se franco vivas en Germanio oni diras ke li estas germano.Mi ne scias pri alilandajn kutimojn kiel nomi landanojn, kiuj devenas de aliaj nacioj. Ili nomu sin laŭvole.
En Japanio la situacio estas subtila. Ĉi tie mi ne mencios pri aina nacio kaj korea nacio kiuj loĝas en Japanujo.(Mi ne ŝatas "ujo"-sufikson tiukaze.)
Kiam franco longe loĝas en Japanio, japanoj sendube nomas lin franco. Kiam li laŭleĝe fariĝas japani-ano, ni probable nomos lin japanianiĝinta alilandano(naturalizito). Sed se li edziĝas al japanino kaj havas infanojn en Japanio, mi nomos liajn infanojn japanoj.
Se mi loĝus en alilando, mi volas, ke oni nomu min japano krom se oni diskriminacius min. Kie ajn mi loĝas, mi estas mi. Tia sento eble estas malsama laŭ persono.
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 07:32:05
ĉiuokaze "la rusoj" en esperanto laŭkuntekste ja povas esti ajnaj rusujanoj. same kiel ĉe similaj vortoj.
AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 07:42:27
Roman_Mutin:Saluton, geamikojĈu ne sufiĉas nomi ĉiujn homoj??
Alia flanko de ĉi tio. Ekzemple, estas video pri 1000 rusaj knabinoj kaj, ĉu ili ĉiuj estas rusinoj? Oni kutimios nomi ĉiujn, kiuj vivas en Rusio "rusoj"
Ĉi tie en mia klaso preskaŭ duono de homoj estas duon-rusaj kaj duon-tataraj, aŭ duo-udmurtaj. Kiam mi lernis en Moskvo estis pli multe da homoj de aliaj naciaj. Mi mem estas duon-tataro, kvankam mi vivas en Udmurtio (tatara nacio estas tre multhoma, ĝi estas 2a post rusa laŭ nombro de homoj en Rusio)
En nia rusa lingvo ne estas tia diverso(plejparte, mi povas erari):
Hugaro - naci-nomo
Hungarano - land-nomo
Tia diverso se mi bone scias en nur pri "Rusiano" kaj "ruso" (Rossijanin/Russkij)
Ĉu en via lando ne estas tia situacio? Mi ie aŭskultis ke en Eŭropo se franco vivas en Germanio oni diras ke li estas germano.
(ekzemple ĉi tiu duon-esperanta kantisto, mi pfte auskultas lian muzikon)
darkweasel (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 07:48:58
AlfRoland:laŭ tia logiko ni tute ne bezonas pli precizajn vortojn por certaj specoj de homoj.
Ĉu ne sufiĉas nomi ĉiujn homoj??
novatago (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 09:11:38
Mi konas meksikanon, kiu loĝas en Hispanujo. Li kutime respondos al tiu demando "mi estas el Meksikujo" tamen mi aŭdis al li diri kaj aldoni al tiu respondo ke li sentas sin hispano (krom meksikano, mi pensas). Se iu demandus min pri li, mi respondus ke li estas meksikano, kiu havas hispanan ŝtatanecon. Dependante de la dialogo, mi parolus pri siaj sentoj.
Ĝis, Novatago.
AlfRoland (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 09:35:23
darkweasel:Ĉar la mondo konsistas de ŝtatoj ni bezonas esprimi civitanecon. Svedo estu ĉiu homo kiu estas sveda civitano. Alia diferencigo estas superflua en ĉiutaga vivo.AlfRoland:laŭ tia logiko ni tute ne bezonas pli precizajn vortojn por certaj specoj de homoj.
Ĉu ne sufiĉas nomi ĉiujn homoj??
Solulo (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 10:49:43
Mi scias, ke mi povas malpravi ĉar estas diversaj nacianoj kiuj parolas la saman lingvon.... tamen.
Estas malfacile al mi kompreni la diferencon inter iu boliviano kaj kolombiano. La sama lingvo, la sama religio.... do, kio decidas?
Bonvolu klarigi.
novatago (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 14:09:47
Solulo:Ĉu ne ŝajnas al vi, ke la decidiga faktoro pri nia nacia sento estas la denaska lingvo?Al mi ne ŝajnas tio. La decidiga faktoro ĉiam estas la eduko; ĉu rekta eduko, ĉu nerekta. Se oni ne edukas, eĉ povas okazi ke vi ne sciu en kiu ŝtato vi loĝas, aŭ kiu estas via popolo. Fakte per eduko, ankaŭ povas ŝanĝi tiun senton, eĉ se vi plu parolas vian denaskan lingvon.
Ĝis, Novatago.
Gryfek (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyakanga 2011 15:18:17