Aller au contenu

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 22 décembre 2012

Messages : 124

Langue: Esperanto

Cyrill (Voir le profil) 23 novembre 2013 19:06:56

Post certa paŭzo, projekto Aŭdvide revenas al vi por prezenti klasikan animacian version de du verkoj de la plej granda rusa klasikulo.

jismith1989 (Voir le profil) 23 novembre 2013 19:31:54

Interesega! Sed la subtitoloj esperantaj ŝajnas haltigi post kelkaj minutoj. Ĉu oni aldonos plu?

Cyrill (Voir le profil) 25 novembre 2013 18:55:37

jismith1989:Interesega! Sed la subtitloj esperantaj ŝajnas haltigi post kelkaj minutoj. Ĉu oni aldonos plu?
Saluton! Bedaŭrinde, libere uzebla Esperanta traduko por la fabelo mem ne haveblas, do mi ne povis aldoni ĝin. Tamen, kiel mi skribis, enhavo de la fabelo estas komprenebla laŭ tiu de "Fiŝkaptisto kaj lia edzino" de fratoj Grimm.

Cyrill (Voir le profil) 25 novembre 2013 18:56:22

"Fratoj Lu" (1953) – animacia filmo laŭ ĉina fabelo. Antaŭlonge vivis tri fratoj Lu, el kiuj ĉiu posedis mirindan talenton...

Cyrill (Voir le profil) 28 novembre 2013 18:06:48

"Kuraĝa Pak" (1953) – animaciaĵo laŭ koreaj fabeloj. Junulo Pak decidiĝis batali fajrospirantan drakon, kiu bruligadis kampojn de homoj. Sed por fari tion, li devas trapasi malfacilan vojon en serĉado de mistera Saĝa Maljunulo.

Cyrill (Voir le profil) 30 novembre 2013 17:03:42

Post fabeloj de la grandaj aziaj popoloj hodiaŭ ni vizitos en projekto Aŭdvide popolon malgrandan – udegojn.

Cyrill (Voir le profil) 2 décembre 2013 20:24:44

"Malbela anasido" (1956) – animacia versio de la klasika fabelo fare de Hans Christian Andersen.

Cyrill (Voir le profil) 3 décembre 2013 19:21:09

"Kverkfaligulo" (1952) — animacia filmo laŭ ĉeĥa fabelo.

Cyrill (Voir le profil) 5 décembre 2013 19:52:32

"Simio de insulo Sarugaŝimo" (1970) – japana fabelo kun internacia enhavo.

Cyrill (Voir le profil) 7 décembre 2013 15:28:51

"Akairo" (1980) – bele filmita historio laŭ japanaj fabeloj.

Retour au début