לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Ŝercoj

של StefKo, 17 במרץ 2020

הודעות: 501

שפה: Esperanto

sergejm (הצגת פרופיל) 31 בינואר 2021, 14:51:48

Ĉu vi havas aferojn kun elfoj?
Kun tiuj, kiu havas akrajn orelojn, necesas teni propran orelon akra.

Zam_franca (הצגת פרופיל) 2 בפברואר 2021, 21:59:33

המסר הוסתר

StefKo (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2021, 07:27:27

המסר הוסתר

StefKo (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2021, 08:46:51

Pri Franek kiu ne sciis frazeologion

– Kial vi, Franek, kiam vi levas kalikon, havas fermatajn okulojn?
– Ĉar mi promesis al mia edzino, ke mi ne enrigardos kalikon.

------------
enrigardi kalikon – frazeologiaĵo de „drinki”

sergejm (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2021, 12:49:51

Mankas komo post "kalikon"

StefKo (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2021, 13:09:31

sergejm:Mankas komo post "kalikon"
Jes! Dankon! Kaj "vi" mankas!

sergejm (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2021, 13:19:27

Ne, 'vi' ĉeestas, sed malproksime - "Kial vi, Franek, ..., havas fermatajn okulojn?"

sergejm (הצגת פרופיל) 3 בפברואר 2021, 14:36:21

Charlie Chaplin
Enkonduku en Google tradukilon
Ĉar li ĉap lin
kaj ricevu tradukon
Because he hated him
PS Verŝajne, Google neniam renkontis Past Tense de verbo hat, devus esti Because he hatted him

StefKo (הצגת פרופיל) 5 בפברואר 2021, 07:54:47

Sakrema malgranda trajnestro

Joĉjo ludas sian vagonaron:
Kurva, envagoniĝi!
Kurva, elvogoniĝi!
Lia patro en najbara ĉambro ekaŭdis liajn sakraĵojn:
– Joĉjo, se vi ankoraŭ fojon dum unu horo eksakros, mi forprenos vian trajnon.
Pasis 5 minutoj. Silento.
Pasis 10 minutoj. Silento.
Pasis 20 minutoj. Silento.
Pasis 40 minutoj. Silento.
Pasis 60 minutoj. Silento.
Pasis 60 minutoj kaj unu sekundo:
Kurva, envagoniĝi! Kurva, envagoniĝi!!! Pro tiu putinfilaĉo ni havas unuhoran malfruiĝon!

Altebrilas (הצגת פרופיל) 5 בפברואר 2021, 10:35:47

Laŭ Guglotradukilo la insulto estas hungara kaj signifas "hundinaĉo". Ĉu ĝi ankaŭ ekzistas en la pola?

לראש הדף