לתוכן העניינים

Lanĉo de ŝuoj

של Frankouche, 22 בדצמבר 2008

הודעות: 94

שפה: Esperanto

Frankouche (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 01:43:13

En mia familio, kiu estas duone araba ni estas fieraj de la lanĉo de ŝuoj kontraŭ la prezidanto usona "Bush", kiel vasta parto de la araba reĝiono.

Kurioze, mi ne leĝas komentojn pri tiu en tiu forumo. Bonvolu, priskribu tiun.

rosto (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 04:43:24

Ĉu iu povas skribi pli detale, pri kio temas?

Frankouche (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 04:54:37

Kion ci pensas pri lanĉo de ŝuoj kontraŭ la usona prezidanto "Bush" aŭ kontraŭ gravaj politikaj personoj...

Persone, mi ŝatus lanĉi ŝuojn al mia propra registaro... okulumo.gif

R2D2! (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 05:13:17

Jen kıon mı ne komprenas: Kıal ĝı ne batıs al Buŝ‽‽‽ lango.gif lango.gif

—Ilhuıtemoc δ

rosto (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 05:44:41

Tiuj kiuj tiamanere agas, ĵetas ŝuojn en prezidenton, k.t.p. ili nur montras sian senkulturecon. Ili kvazaŭ diras: jen, senkulturaj homoj estas kontraŭ certa prezidento, - kio do sekvas? - kulturaj homoj estas pro?

alfred14 (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 06:14:22

la demokratio ne estas tio
la demokratio ne estas "la lanĉo de ŝuoj" kontraŭ demokrate balotinta prezidanto (ino)
(mi ne ŝatas "buŝo" sed li estas ankoraŭ usona balotinta prezidanto)
aŭ mi faros ankaŭ tion kontraŭ miaj najbaroj precipe la maljuna virino kiu ĵetas al mi malpuran akvon kiam mi kantas sub ŝiaj fenestroj

Frankouche (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 10:33:38

Kial ia demokratio atakis la Irakion ? En tiu lando ne eĉ nun estas demokratio.
Kial estas ribeloj en Grekio ?
Eĉ la demokratiaj registaroj ne aŭskultas iliajn proprajn civitanojn...

rosto (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 11:49:31

Tia certa aĉa demokratio atakis ankaŭ serbojn, niajn slavajn fratojn.
Sed tamen ĵeti ŝuojn ne nur estas sovaĝa ago, sed ankaŭ tute senefekta. Almenaŭ sen bona efekto.

sinjoro (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 11:55:08

Karaj, vi tro serioze, "sisteme" pritraktas la aferon. En krizaj situacioj tiaj grandsignifaj vortoj pri demokratio ne taŭgas. Civitana neobeemo ankaŭ trovas sian, eĉ foje ridinde aspektantan, lokon en nia mondo. Mi sincere gratulas kuraĝecon de tiu ĵurnalisto kiu ĵetis la ŝuojn. Tio estas simple montro de ordinara iraka popolo kion oni pensas pri prezidanto de la ŝtato, kiu sendis al iliaj urboj kaj vilaĝoj trupojn, mortigis multegajn homojn kaj ĉion rajtigis sen iu ajn dubo, ke tion faras por liberigi irakanojn... neniu sane pensanta persono je la situacio de irakanoj kun forbruligitaj domoj ĝojus, ke jen la ĉefa kulpinto de detruo de ilia lando alvenas kaj salutas "liberigitan" popolon...

Tiu homo certe estos unu el malgrandaj simboloj de iraka historio. Simbolo de senpovo, simbolo de laciĝo je tiu milito. Milito, kiu - mi tre esperas - estos iam taksita aŭ de juristoj, aŭ almenaŭ de historiistoj.

rosto (הצגת פרופיל) 22 בדצמבר 2008, 12:19:12

Sinjoro, vi diris bone. Verŝajne, vi pravas.

לראש הדף