Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ŝercoj

dari StefKo, 17 Maret 2020

Pesan: 501

Bahasa: Esperanto

StefKo (Tunjukkan profil) 26 Oktober 2020 19.46.40

Rovniy_Sergey:
StefKo:Kvaranteno en PolujoFamilio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. Ĉiuj enuiĝintaj kaj incitiĝemaj. La edzino (kaj patrino) proponas:
- Mi proponas spekti ian filmon...
- Kian? - demandas oscedante la edzo.
- Kiel "kian"? Familian, kurva! - Krias la edzino.
Kio estas "kurva", unua parto de vorto "kurvimetro"?
( ridego.gif Ŝerco)
Plej ofta pola interjekcio okulumo.gif

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 27 Oktober 2020 05.24.48

- Ĉu vi ŝatas drinki bieron kun kalmaroj?
- Ne, mi pli ŝatas drinki ĝin kun miaj amikoj.

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 27 Oktober 2020 11.55.31

Konjako ne helpis trovi respondon, ... Sed helpis forgesi demandon.

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 27 Oktober 2020 12.13.58

Ni ne festas Halovenon, ni loĝas en ĝi. 😃

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2020 05.49.59

- Ŝi estas tiel ĉarma, kie vi trovis ŝin?
- Ĉe stacidomo, ŝi batalis kun policanoj ...

Rovniy_Sergey (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2020 06.42.52

Mi pardonpetas anticipe por ĉiuj mesaĝoj, kiujn mi sendis semajnfine. Alkoholaĵo enrompis mian konton.

sergejm (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2020 13.47.55

Lekcio pri matematiko. La instruisto montras kiel oni povas dividi ebenon je rebulaj sesanguloj.
- Ĉi tion eĉ abelo scias - adonas li.
La studentoj ekridis.
En la fino de lekcio a instruisto eksciis la kaŭzon: ĝuste tiumomente en aŭditorion eniris studentino kun familinomo Abelo.

sergejm (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2020 13.59.37

Alia matematika lekcio pri projektiva ebeno en Magadano.
- Paralelaj linioj intersektas en senfineco. Ja vi ĉiuj vidis fervojan relojn ...
(En Magadano ne estas fervojo)

sergejm (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2020 14.15.21

Ĉiu homo havas du perfektaj aĝoj: 6 kaj 28 jaroj. Sekvaj perfekta aĝo estas 496 jaroj - ĉu iu ĝisvivis tian?

sergejm (Tunjukkan profil) 28 Oktober 2020 14.27.25

Kiom estas 100! ?
Ŝafisto: - Tia nombro ne ekzistas. En Univeroso oni ne povas enmeti tiom da ŝafoj!

Kembali ke atas