Al la enhavo

Kial vi lernas Esperanton?

de hoplo, 2007-marto-03

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-08 22:46:19

Mielo:
Terurĉjo:Mi volas korekti viajn erarojn, ĉar mi estas malbonkora, tamen blanka kaj lanugeca.
Ej-ej Terurĉjo ! okulumo.gif

Mi komencis lerni Esperanton pro mia amato. Lia Esperanta nomo estis (kial estis?) Abelo, li diris, ke mi estas por li pli ol mielo. ridulo.gif
Mi ĝojas ke mi konis la lingvon Esperanto kaj ŝatus ke ĝi estu la universala lingvo.
sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-09 00:15:33

Verdire, Esperanto ne estas io tro necesa por mi. Mi ja vivis dum multaj jaroj sen uzi Esperanton, ankaŭ iun alian lingvon, krom la rusa, certe.
Sed tio estas mi. Mi ne ofte eksterlandiĝas, preskaŭ ne parolas kun alilingvanoj.
En nia lando estis la unika situacio: ĉiu persono sciis, ke en ĉiu punkto, parto de la lando li estas komprenita kaj paroleblas, se li parolis ruse. Parenteze, en nia lando oni parolas per pli ol cent lingvoj. (En aliaj multnaciaj landoj ekzistas siaj internaciaj lingvoj).
Multaj personoj parolas, ke nun tiu internacia lingvo estas la angla. Verŝajne. Legu la temon pri la Usona lingva imperiismo! Oni diras, ke la plej disvastiĝinta lingvo en la mondo estas la malbona angla.
Due sed, mi lernis la anglan en lernejo, en instituto kaj poste, sed mi ne riskas skribi angle en tiu ĉi forumo.
Mi bone scias niajn homojn, sed min interesas opinioj kaj pensoj de alilandanoj. Scivolema mi estas. Tiun eblecon donas al mi Esperanto kaj mia komputilo. Nun mi povas interskribi kun multaj diverslingvaj homoj, ekscii, ke en Venesuelo brulegas la greso, ke Mendacapote estas fremdulo kaj insulano same kiel Islander, ke Mielo ricevis "the love machine", ke Pastorant scias eĉ la Ĉerokan lingvon krom multaj aliaj kaj ke posedo de Esperanto de preskaŭ ĉiuj Lernu!-anoj estas terura.

Vi demandas, kial mi lernas Esperanton?
Por korekti viajn erarojn,
ĉar mi estas malbonkora,
sed blanka kaj lanegeca!

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-10 08:25:42

Terurĉjo !!!!! Mi donu al vi "love machine'-n ! rido.gif (Tiu estas minaco. Estas hungare: Na, majd adok én Neked ! )

Andybolg (Montri la profilon) 2007-marto-10 09:46:05

Mi eklernis Esperanton ĉar mi interesiĝas pri aliaj lingvoj.
Mi ankaŭ pensas ke pli multaj personoj povas lerni la mondan lingvon.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-10 12:25:10

Mi denove eraris. Mi volis skribi certe "lavmaŝinon" lango.gif .
Sed mi ne timas minacojn, ĉar mi estas Terurĉjo, grandega kaj terurega.
sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-10 12:31:28

Andybolg:Mi eklernis Esperanton ĉar mi interesiĝas pri aliaj lingvoj.
Mi ankaŭ pensas ke pli multaj personoj povas lerni la mondan lingvon.
Kiun mondan lingvon? Ĉu la ĉinian? senkulpa.gif Ĉinie parolas la kvinono de la homaro.
Eble vi skribis pri la Internacia lingvo - Esperanto? sal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-10 15:46:31

Ankaŭ mi ne timas, ĉar mia hungara nomo signifas batalista virino. lango.gif

Ĉu vi konas la desegnfilmon "Nu, stopu !" ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-marto-10 17:12:35

Tio estis miaj plej ŝatataj animaciaj filmoj. Per ili mi kreskis kaj fariĝis grandega kaj terurega. Verdire, mi preferus traduki ne "Nu, stopiĝu!" aŭ "Nu, haltu!" sed "Nu, atendu!". Temas pri "Atendu, kiam mi (lupo) murdos kaj formanĝos vin (leporon)". Verŝajne, en la hungaran oni tradukis "Nu, stopiĝu!".
Nur post multaj jaroj depost mia infanaĝo mi vidis, televidis (Mielo, parenteze, spekti televidon=televidi, mi televidis, vi televidas, ili estos televidintaj, mi antaŭ nelonge malkovris Amerikon por mi) "Tom and Jerry"-on (ĉu mi ĝuste skribis angle-Esp-te?). Sed pri tio ni devas skribi en via fadeno.
Unuaj violoj estas ĉarmaj. Dankon!
Mi ne adiaŭas.

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-10 18:17:04

Jes. rido.gif Ankaŭ mi ŝatis la lupon kaj la leporon.

Mi ĝojas, ke vi plaĉas miajn violojn. Nu, mi kredas, ke ni estas "off" ĉi tie denove. Pardonon !

(Kial vi ne adiaŭas ????)

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-marto-10 19:00:18

Blankaj kaj lanegaj bestoj neniam adiaŭas. Mi scias ke miaj katoj neniam diras ĝin, kvankam ili ne estas teruregaj (nu... eble ili estas teruretaj). Kompreneble, miaj katoj ankaŭ ne estas blankaj aŭ lanegaj, kiu eblas fari diferencon.

Reen al la supro