Vai all’indice

Enigmo pri lito

di sergejm, 25 febbraio 2008

Messaggi: 41

Lingua: Esperanto

Frankouche (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 12:43:56

Ja B mortiĝas, sed heroe, lia korpo restas sur la tubo !

Miland (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 14:55:30

Mi havas demandojn:
Ĉu unu morto kauzis la alian meĥanike?
Ĉu estas aliaj personoj en la rakonto, ekz murdisto aŭ policano?
Ĉu la rakonto estas alegorio pri la nuntempa monmdo (do oni devas diveni la signifon de la elementoj en la enigmo kiel simboloj)?

sergejm (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 15:13:12

En la filmo infanoj (la flugo al Kasiopeo devis okupi kelkdek jarojn, sed ili ĝisflugis dum kelkaj monatoj) demandas tiun ĉi enigmon al robotoj, kiuj tuj difektiĝas. Sed la plej saĝa ĉefa roboto ne difekiĝas kaj donas la respondon.

Alegorio pri la nuntempa mondo (estas nenia rilato al la respondo):
tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.

Terurĉjo (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 16:15:24

Mi ne celis novan enigmon, nur intencis iom ŝerci. Mi pardonpetas.
En la rusa lingvo konjunkcio "kaj" estas "и". Krome, "и" estas unu el la literoj de la rusa alfabeto (и=i).
Tial ruse "а и б" estas samtempe "A kaj B" kaj "A I B". Se malaperis A kaj B, restis I.
okulumo.gif

Miland (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 16:17:02

sergejm:A kaj B sidis sur la tubo, A falis, B pereis, kiu restis sur la tubo?

tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.
Du kadavroj, eble brulitaj pro la eksplodo, ĉu ne!

Miland (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 16:30:11

PS. Mi dubas, efektive, ĉu mia demando estas ĝusta.
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?

Miland (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 16:31:41

(Korektita)PS. Mi dubas, efektive, ĉu mia respondo estas ĝusta.
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?

sergejm (Mostra il profilo) 01 marzo 2008 16:59:38

Milland! Terurĉjo jam ĉion eksplikis.
La respondo estas "kaj". En la germana traduko de Putin - "und".
Pli bona estus traduko de la komenco de la enigmo "A k B" aŭ "A & B" (ĉi lastan vi povas uzi en la angla traduko).

Miland (Mostra il profilo) 02 marzo 2008 11:48:48

sergejm:Milland! Terurĉjo jam ĉion eksplikis.
La respondo estas "kaj"...
Dankon, sed vi ne konfirmis lian solvon antaŭ ol mi skribis. Mia nomo havas nur unu 'l', parenteze.
Ĉiuokaze, ĉi tiu enigmo ne ŝajnas ĝusta al mi. Ĉar la demando estas pri kiu restas, ne kio. Kaj eĉ se estis kio, vorto ne estas konkreta objekto kiu povas sidi sur tubo.

sergejm (Mostra il profilo) 02 marzo 2008 13:10:03

Terurĉjo skribis "что" - "kio" Esperante kaj "what" angle. Sed en la filmo estis "кто" - "kiu" Esperante, "who" angle.
Kiel Putin tradukis ĉi tiun vorton germanen, mi ne rimarkis.

Pli frue la enigmo estis en animacia filmo, kie maldiligenta lernanto okazis en La Lando De Nelernitaj Lecionoj. Tie li renkontas literojn A k B, sidantajn sur la tubo. Malgrandan "и"/"k(aj)"/"&", sidanta inter A kaj B li ne rimarkas. Li iom parolas kun la literoj, poste A falas, B pereas, kaj li devas respondi la enigmon.

Torna all’inizio