目次へ

farita "de" mi - ĉu bone?

ora knabo,2007年11月28日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

ora knabo (プロフィールを表示) 2007年11月28日 21:02:59

Mi scias ke mi povus diri ekzemple: mi faris tion, sed se mi volas uzi la "it/at/ot" formon, ĉu mi uzu "de" por diri kiu faris ion?
(farita de mi) (beligita de vi)...

mnlg (プロフィールを表示) 2007年11月28日 21:53:28

Jes. "de" plej taŭgas por ĉi tiuj kazoj.

ora knabo (プロフィールを表示) 2007年11月29日 22:12:52

Dankon okulumo.gif

Verdano (プロフィールを表示) 2007年12月11日 19:47:17

mnlg:Jes. "de" plej taŭgas por ĉi tiuj kazoj.
"de" lau unu de la reguloj dek-ses, donitaj por Esperanto, ankau aplikeblas por indiki pri la autoro de iu ago kiam regas la pasivoform'
Tiu regulo eĉ diras ke ne estas eble apliki tie iun ajn alian prepozicion.
Por diferencigi inter "de" de l' genitivo, ankau disde la "de" en senco de distanciĝo, iam estis proponite "di", devena de la lingvo Itala, ĉi tie por la persono de ago sub pasivo. En Latina uzatas tie "ab /a".

mnlg (プロフィールを表示) 2007年12月11日 19:57:13

Verdano:Por diferencigi inter "de" de l' genitivo, ankau disde la "de" en senco de distanciĝo, iam estis proponite "di", devena de la lingvo Itala, ĉi tie por la persono de ago sub pasivo. En Latina uzatas tie "ab /a".
Interese, mi ne sciis tion. En la latina "a"/"ab" signifas "el", laŭ mia memoro. En la itala la t.n. "aganta komplemento" (aŭtoro de pasiva ago) enkondukiĝas de prepozicio "da" (fatto da me = farita de mi).

先頭にもどる