目次へ

"Dae"

akueck,2014年7月24日の

メッセージ: 45

言語: Esperanto

sergejm (プロフィールを表示) 2014年7月27日 11:51:00

sudanglo:Adverbigo de prepozicioj ne estas fremda al Esperanto.

Ekzemple: poste, transe, ekstere, (mal)antaŭe, ene, sube, cirkaŭe, apude

Sed por ĉiuj en tiu listo la senco estas plej ofte loka, foje tempa. 'Pere (de)' eble estas escepto krom se oni opinias tion figure loka signifo.
Vi forgesis pri 'kune'.
Kvankam formale 'da' estas prepozicio, fakte ĝi estas konjunkcio, ja ĝi ligas la kvanton kaj la kvantaton.
Al mi estus kompreneblaj verbo 'dai', substantivo 'dao' ('mi daas miajn multajn daojn' ), sed ne 'dae' en senco 'da tio'.
Rigardu la suprajn adverbigoj de prepozicioj: kune kun adverboj ekzistas adjektivoj: posta, transa, ekstera, (mal)antaŭa, ena, suba, cirkaŭa, apuda, kuna.
Se ekzistas 'dae', devas ekzisti ankaŭ 'daa' ('du daaj tasoj' ).
Anstataŭ 'mi volas pli dae' mi dirus 'mi volas la plion' aŭ almenaŭ 'mi volas pli da …'

akueck (プロフィールを表示) 2014年7月27日 15:26:54

sergejm:Rigardu la suprajn adverbigoj de prepozicioj: kune kun adverboj ekzistas adjektivoj: posta, transa, ekstera, (mal)antaŭa, ena, suba, cirkaŭa, apuda, kuna.
Se ekzistas 'dae', devas ekzisti ankaŭ 'daa' ('du daaj tasoj' ).
"Jen libro. Prie li faris recenzon. Tio chi estas do lia pria recenzo."

Analoge:

"Jen manghajho. Dae estis abunde. Estis do daa abundo."

sergejm (プロフィールを表示) 2014年7月27日 20:55:21

akueck:"Jen manghajho. Dae estis abunde. Estis do daa abundo."
"dae" kun adverba aŭ adjektiva kvanto, "daa(j)" kun substantiva kvanto. Sed kun adjekiva kvanto povas esti "dao": "dae plena", sed "multaj daoj".
"maldae/maldaa" signifas "da nenio".

akueck (プロフィールを表示) 2014年7月28日 6:07:22

sergejm:
akueck:"Jen manghajho. Dae estis abunde. Estis do daa abundo."
"dae" kun adverba aŭ adjektiva kvanto, "daa(j)" kun substantiva kvanto.
Ghis chi tie mi komprenas kaj konsentas, se per "kvanto" vi celas la kvant-esprimon.

sergejm:Sed kun adjekiva kvanto povas esti "dao": "dae plena", sed "multaj daoj".
?

Bonvole donu ekzemplojn kun kunteksto.

sergejm:"maldae/maldaa" signifas "da nenio".
Chu? "Da" per si mem ja ne diras ion pri la intenso de la afero, al kiu ghi rilatas.

sergejm (プロフィールを表示) 2014年7月28日 8:32:30

akueck:
sergejm:"dae" kun adverba aŭ adjektiva kvanto, "daa(j)" kun substantiva kvanto.
Ghis chi tie mi komprenas kaj konsentas, se per "kvanto" vi celas la kvant-esprimon.
Jes, mi celas la kvant-esprimon.
akueck:
sergejm:Sed kun adjekiva kvanto povas esti "dao": "dae plena", sed "multaj daoj".
?

Bonvole donu ekzemplojn kun kunteksto.
"Daisto en dae plena daejo daas per dailo multajn daojn kaj metas ilin po unu [kilogramo] en daujojn"
Se da-esprimo estas malproksime de kvanto-esprimo, uzu "dae":
Kiom da ĉambroj estas en via loĝejo? Da ĉambroj en mia loĝejo estas tri. = Dae en la mia estas tri. = En la mia estas tri daoj. = En la mia estas tri.
akueck:
sergejm:"maldae/maldaa" signifas "da nenio".
Chu? "Da" per si mem ja ne diras ion pri la intenso de la afero, al kiu ghi rilatas.
Se "daa taso" estas la taso plena da io, do "maldaa taso" estus la malplena taso kun nenio.

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年8月3日 12:41:13

Sed kio pri "Mi havas multe dae", ... (kaj) proe
Tiuj adverbaj formoj ne estas uzataj.
Vi forgesis pri 'kune'
Ankaŭ tiu havas lokan signifon.

sergejm (プロフィールを表示) 2014年8月3日 13:57:32

sudanglo:
Vi forgesis pri 'kune'
Ankaŭ tiu havas lokan signifon.
Ĉu?
Mi kaj mia amiko kune iras al kinejo
Ni estas samloke.
Mi kaj mia amiko kune laboras per interreto pri la projekto, estante en malsamaj landoj
Do samlokeco en unua ekzemplo estas hazarda.
Ĝi ankaŭ ne signifas samtempecon:
Mi kaj mia amiko kune laboris pri la projekto, dekomence mi, poste mia amiko

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年8月4日 11:05:16

Mi kaj mia amiko kune laboras per interreto pri la projekto, estante en malsamaj landoj
En tiu kazo, mi dirus ke vi kunlaboris, ne ke vi laboris kune.

amigueo (プロフィールを表示) 2014年10月20日 14:34:15

miaopinie,
daa taso, estas taso plena je io subkonata,
maldaa taso, estas taso malplena de io subkonata, sed eble havanta alian aĵon.

"taso malda akvo, tamen da aero"

先頭にもどる