目次へ

Ĉu Ludoviko Zamenhofo, krom Esperanto, konis la anglan, francan, germanan, malnovgrekan, hebrean, jidon, latinon, la polan kaj la rusan?

Jxusteno,2019年12月8日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

Jxusteno (プロフィールを表示) 2019年12月8日 7:07:21

Ĉu liaj denaskaj lingvoj estis la germana, jido, la rusa kaj pola?

sergejm (プロフィールを表示) 2019年12月8日 7:39:03

En tiutempaj rusaj gimnazioj oni instruis la anglan, francan, germanan, malnovgrekan kaj latinon.
La jidan, polan, rusan (verŝajne ankaŭ la belorusan, sed ĝin tiutempe oni nomis dialekto de la rusa), germanan, litovan oni parolis en lia ulbo. Ivrito estis lingvo de hebreaj religiaj libroj.
PS: Kelkajn lingvojn vi renkontas en ambaŭ listoj de instruataj kaj de parolataj lingvoj. Ili estas iom malsamaj.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2019年12月8日 8:36:31

Kiel Zamenhof' iom italigis sian lingvan projekton (estas kelkaj vortoj devenantaj rekte el la itala en Eo), se li ne parolis itale?

sergejm (プロフィールを表示) 2019年12月8日 10:11:11

En tiamaj gimnazioj oni ne instruis la italan kaj hispanan, almenaŭ kiel ĉefajn kursojn
Sed verŝajne Z. memlernis almenaŭ la italan kiam konstruis E-on.
Krom tio, la itala estas lingvo de muziko, kaj estis lecionoj de muziko, kie oni povis lerni italajn kantojn - sen lerni la lingvon mem.
Sed tio estas nur mia supozo.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2019年12月8日 11:06:29

Kiu Esperanta vorto ekzistas en la itala, ne ekzistante samtempe en la franca aŭ latino?

Zam_franca (プロフィールを表示) 2019年12月8日 11:14:05

Jxusteno:Kiu Esperanta vorto ekzistas en la itala, ne ekzistante samtempe en la franca aŭ latino?
beleco (belezza), ĉielo. En la franca ni diras beauté (sed belle por "bela") kaj ciel (elparolita pli malpli kiel sijel).

Jxusteno (プロフィールを表示) 2019年12月8日 12:56:01

Zam_franca:
Jxusteno:Kiu Esperanta vorto ekzistas en la itala, ne ekzistante samtempe en la franca aŭ latino?
beleco (belezza), ĉielo. En la franca ni diras beauté (sed belle por "bela") kaj ciel (elparolita pli malpli kiel sijel).
Ja "bel" estas la radiko, sed ne "belec"...

sergejm (プロフィールを表示) 2019年12月8日 13:58:27

La radiko estas bel-, sed sufikso -ec- verŝajne venis el la itala.
"Ĉielo" ankaŭ sendube venis el la itala.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2019年12月8日 14:07:55

sergejm:La radiko estas bel-, sed sufikso -ec- verŝajne venis el la itala.
"Ĉielo" ankaŭ senbube venis el la itala.
Ĉu vi certas, ke ne bubo komunikis ĉi tiun vorton al Ludoviko?

sergejm (プロフィールを表示) 2019年12月8日 14:16:03

Mistajpo. Mi volis diri "sendube".
Italan vorto "cielo" li verŝajne unuafoje aŭdis en lerneja ĥoro, sed infanoj, kiuj ĝin kantis verŝajne estis pli aĝaj ol buboj.

先頭にもどる