目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

Ŝercoj

StefKo,2020年3月17日の

メッセージ: 501

言語: Esperanto

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月17日 16:32:04

Mispaŝo pro la kronoviruso

Mi estas tiel stresita de la histerio antikronovirusa ke estinte en komercocentro, kiam mi emis pisi kaj mi iris al necesejo, la pordon mi malfermis per la piedo, la akvon mi forfluigis per la genuo, por lavi la manojn mi forfluigis akvon per la kubuto kaj fine mi fermis la pordon per la piedo. Nur post minuto, irinte tra la halo, mi rimarkis ke mi ne kaŝis la pisilon.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月18日 16:45:03

Ĉu tio estas malpli malbona ol unu el la negravaj versioj de la kronviruso? Debatindas!

Serĉante rete pri la urbo videbla viaprofile, mi trovis, ke estas du kazoj da kronvirusoj tie. https://www.drzewica.pl/profiles/20

Do atentu ne sole al la 'pisilo'

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月19日 14:30:46

Zam_franca:Ĉu tio estas malpli malbona ol unu el la negravaj versioj de la kronviruso? Debatindas!

Serĉante rete pri la urbo videbla viaprofile, mi trovis, ke estas du kazoj da kronvirusoj tie. https://www.drzewica.pl/profiles/20

Do atentu ne sole al la 'pisilo'
Kiel maletendiĝis nuna mondo!

PS. La ŝerco devanas el fb.com

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月19日 14:47:35

Poloj malŝatas la italan?

Hieraŭ mi ekiris al vendejo por aĉeti panon. La tago estis suna kaj mi havis bonan humoron. Do, kiam mi eniris en la vendejon, rimarkinte multe da klientoj, mi ekkriis itale: "buongiorno!". Post momento la vendejo dezertiĝis kaj mi eĉ ne havis al kiu pagi por la pano.

PS. La ŝerco el fb.com

sergejm (プロフィールを表示) 2020年3月19日 15:47:18

En iuj vendejoj estas memserva pagado per banka karto

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月23日 8:35:54

Kvaranteno en Polujo

Familio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. Ĉiuj enuiĝintaj kaj incitiĝemaj. La edzino (kaj patrino) proponas:
- Mi proponas spekti ian filmon...
- Kian? - demandas oscedante la edzo.
- Kiel "kian"? Familian, kurva! - Krias la edzino.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月23日 11:08:14

StefKo:Poloj malŝatas la italan?

Hieraŭ mi ekiris al vendejo por aĉeti panon. La tago estis suna kaj mi havis bonan humoron. Do, kiam mi eniris en la vendejon, rimarkinte multe da klientoj, mi ekkriis itale: "buongiorno!". Post momento la vendejo dezertiĝis kaj mi eĉ ne havis al kiu pagi por la pano.

PS. La ŝerco el fb.com
Kio okazus se oni dirus nĭ hăo?

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月23日 17:56:45

Jxusteno:
StefKo:Poloj malŝatas la italan?

Hieraŭ mi ekiris al vendejo por aĉeti panon. La tago estis suna kaj mi havis bonan humoron. Do, kiam mi eniris en la vendejon, rimarkinte multe da klientoj, mi ekkriis itale: "buongiorno!". Post momento la vendejo dezertiĝis kaj mi eĉ ne havis al kiu pagi por la pano.

PS. La ŝerco el fb.com
Kio okazus se oni dirus nĭ hăo?
Se oni dirus tion - nenio. Homoj pensus ke oni alparolas ian Maĥaelon. Pole tio estas: Michał kiu sonas miĥaŭ.

sergejm (プロフィールを表示) 2020年3月23日 19:16:51

buongiorno! sojas iom simile al пожар! [poĵar] /incedio!/, pole pożar.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月24日 7:33:59

sergejm:buongiorno! sojas iom simile al пожар! [poĵar] /incedio!/, pole pożar.
"Incendio" en Esperanto estas brul/eg/o.

先頭にもどる