目次へ

"Telefoni" aŭ "voki"?

Kermit,2020年3月28日の

メッセージ: 13

言語: Deutsch

Kermit (プロフィールを表示) 2020年3月28日 3:39:22

Karaj geamikoj,

ich höre immer wieder das Wort telefoni. An diesem Wort stört mich wenig, außer dass es manchmal verwendet wird, um nicht von Telefonieren zu sprechen, sondern in einem Fall, wo man auf Deutsch "anrufen" sagen würde, sprich: voki. Man sagt ja auch nicht "ich telefoniere dich morgen".

Was ist nun richtig? Telefoni oder voki telefone?

Plej amike
Kermit

derverwandte (プロフィールを表示) 2020年3月28日 4:55:21

Mia opinion estas telefoni

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月29日 9:10:10

Ich bereue, Ich spreche nicht Deutsch.

Laŭ mi, kaj "voki telefone" kaj "telefoni" estas sen-eraraj. Tamen miapense "telefoni" estas iom pli taŭga, ĉar ĝi estas eble pli internacia, do pli komprenebla por komencantoj.
Mi samopinias kun derverwandte.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月29日 9:18:53

Zam_franca:Ich bereue, Ich spreche nicht Deutsch.

Laŭ mi, kaj "voki telefone" kaj "telefoni" estas sen-eraraj. Tamen miapense "telefoni" estas iom pli taŭga, ĉar ĝi estas eble pli internacia, do pli komprenebla por komencantoj.
Mi samopinias kun derverwandte.
Oni telefonvokas personon, sed telefonas (transsendas per telefono) sciaĵon.

Metsis (プロフィールを表示) 2020年3月29日 9:36:37

Oni telefonas por trandssendi per telefono kaj por paroli per telefono, vd. PIV. Voki ne eĉ temas pri telefono.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月29日 10:01:16

Metsis:Oni telefonas por trandssendi per telefono kaj por paroli per telefono, vd. PIV. Voki ne eĉ temas pri telefono.
Oni ja per sono de la telefono de persono, vokas rin al ĝi.

Metsis (プロフィールを表示) 2020年3月29日 11:39:18

Jxusteno:Oni ja per sono de la telefono de persono, vokas rin al ĝi.
En la difinoj kun "telefon/" en PIV oni uzas vorton "alvok/" nur por priskribi aĝon, sed por transsendi, paroli per telefono oni havas ekzemplon "ne skribu, telefonu!".
 
  • "Mi telefonas al ri" : mi uzas telefonon por kontakti rin
  • "Mi telefonas kun ri" : mi parolas kun ri per telefono
"Voki" en la kunteksto de telefono estas anglismo.

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月29日 11:50:15

Metsis:
Jxusteno:Oni ja per sono de la telefono de persono, vokas rin al ĝi.
En la difinoj kun "telefon/" en PIV oni uzas vorton "alvok/" nur por priskribi aĝon, sed por transsendi, paroli per telefono oni havas ekzemplon "ne skribu, telefonu!".
 
  • "Mi telefonas al ri" : mi uzas telefonon por kontakti rin
  • "Mi telefonas kun ri" : mi parolas kun ri per telefono
"Voki" en la kunteksto de telefono estas anglismo.
Dankon, ĉu persono do ne povas esti objekto de telefonado? Oni devas diri mi telefonas al/kun ri sed ne mi telefonas rin, ĉu ne?

Metsis (プロフィールを表示) 2020年3月29日 12:41:39

Hmm, bona demando. Mi rapide serĉis kaj trovis…
 
  • oni povas uzi rektan objekton por montri la temon de telefonado: mi telefonos mian raporton (ekzemplo de Claude Piron)
  • la plejparto uzas la prepozicion al por montri ricevanton
  • anstataŭ la prepozicio al mi trovis nur unuopajn uzojn de prefiksa al: Esperantisto de alia urbo altelefonis min
Tia uzo de prefiksa al sonas strange al mi. La esprimo "telefoni al iu" estas pli simpla kaj komprenebla ol "altelefoni iun".

Jxusteno (プロフィールを表示) 2020年3月29日 19:40:58

Metsis:Hmm, bona demando. Mi rapide serĉis kaj trovis…
 
Dankon!

先頭にもどる