目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6620

言語: Esperanto

Miland (プロフィールを表示) 2008年12月2日 14:37:19

Nu, eti aĉe estas farado de kanajloj, do mi elektas aĉeti.

Angla DVD-filmo aŭ Esperanta KD?

Rogir (プロフィールを表示) 2008年12月2日 14:53:26

Mi pli ŝatas filmojn ol muzikon, do la dvd.

Obama aŭ Sarkozy?

Miland (プロフィールを表示) 2008年12月2日 16:29:13

Obama, kiu pli bone simbolas la diversecon de la homaro, ĉu ne?

Salato de laktuko kaj tomatoj dum la tuta tago, aŭ McDonalds?

Rogir (プロフィールを表示) 2008年12月2日 16:44:45

Oni povas manĝi salaton ĉe McDonald's, kaj ankaŭ kunkaloriajn manĝaĵojn, do mi elektas McDonald's.

Kato aŭ hundo?

Filu (プロフィールを表示) 2008年12月2日 17:12:05

Kato aŭ hundo?
Kato, ĉar ĝi estas fiŝvorema, kaj ofertas al mi eblon ligi tiun ĉi respondon kun la venontan demandon.

Fiŝi en la antaŭaj demandoj aŭ mem krei novajn demandojn? lango.gif

horsto (プロフィールを表示) 2008年12月2日 20:13:02

Fiŝi, ĉar krei novajn demandojn ja estas facila. okulumo.gif

Atenti proprajn skriberarojn en forumo aŭ senzorge ektajpi?

Filu (プロフィールを表示) 2008年12月3日 0:31:34

horsto:Atenti proprajn skriberarojn en forumo aŭ senzorge ektajpi?
sanzorĝae ketjapis setass main kotimaj maineron. sed mi ŝattuŝ ne etsi tieel mlazorĝemmo;

Fiŝi aŭ fuŝi?

Sebasities (プロフィールを表示) 2008年12月3日 2:14:13

Mia katino neniam fiŝas, sed foje fuŝas la muŝojn kaj la araneojn, kiuj estas en la apartamento ... Do : "fuŝi" !

Nun, jen du paradoksoj :
"Mi mensogas" aŭ "Malpermesate malpermesi" ? demando.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2008年12月3日 2:25:20

Mi ne fidas vin, do vi mensogas.

Biero aŭ vino?

Miland (プロフィールを表示) 2008年12月3日 10:59:45

Nu. ero de Bi estas pli bone ol 'no' al 'vi', do mi elektas bieron.

Eŭropa biero aŭ Budweiser?

先頭にもどる