メッセージ: 43
言語: Esperanto
andogigi (プロフィールを表示) 2009年5月17日 18:47:05
crescence (プロフィールを表示) 2009年5月18日 10:01:06
Leporino:ABBA havis grandan sukceson en la Francujo. Ankaŭ nuntempe, ĝi estas ŝatata de multaj Francoj.
Ĉu vi konas ABBA? Mit tre ŝatas la muzikon de ABBA kaj ili venkis en 1974.
Amike,
Åsa
jan aleksan (プロフィールを表示) 2009年5月18日 12:03:34
Mi ĉefe spektis por aŭdi fremdajn lingvojn, kaj mi bedaŭras pro la troa uzo de nenaciaj lingvoj. Mi ŝatis la armenian, la moldovan kaj la estonan kanzonojn, inter aliaj.
Gratulon ankaŭ al Rusio, pro tiu miriga spektaklo.^^
dobri (プロフィールを表示) 2009年5月18日 14:52:05
Kompreneble mi konas svedan grupon ABBA, kiu estis ege populara en sepdekaj jaroj.
Ĉeĥa grupo lokiĝis tradicie sur la lasta loko kun 0 poentoj. Ĝuste, ĉar la kanto ne plaĉis al mi.
annadahlqvist (プロフィールを表示) 2009年5月18日 15:02:16
Mi ŝatis la konkurson mem, mi ŝatis estonio, portugalo, norvegio, rusio, ktp.
Mi kredas ke estas bona ke rusio estas en tio maniero parto da europo, la kultura grupo europo, se ankaŭ ne la politika grupo, ĉar ili estas unu al malmultaj europaj landoj kiu ne estas en EU.
Ĉu la ĉeĥa kanto estis politika? mi ne komprenis pri kio ili kantis.
dobri (プロフィールを表示) 2009年5月19日 15:38:32
annadahlqvist:Ankaŭ mi ne komprenis, ĉar ili kantis angle. En la reto mi trovis, ke GIPSY.CZ kantis pri amuza vivo de junuloj surstrate. Do nenio nova.
Ĉu la ĉeĥa kanto estis politika? mi ne komprenis pri kio ili kantis.
Andre87 (プロフィールを表示) 2009年5月19日 16:34:00
Politikistoj pensas ke Eurovido demonstros ke Rusio estas Granda Imperio )
Granda Imperio sen industrio, sen civila socio etc. kompense kun malricha popolo kaj pop-konkurso! Festeno dum pesto...
Tio esats resulto de komplekso malplenovaloro.
jan aleksan (プロフィールを表示) 2009年5月19日 16:59:06
Jes ja! nun ni scias ke oni ne devas tro malkontentigi Rusion!
horsto (プロフィールを表示) 2009年5月19日 18:35:00
dobri: Do nenio nova.Aŭ ĉu eble nova nenio?
dobri (プロフィールを表示) 2009年5月20日 14:16:40
horsto:Mi ne certas, ĉu tio estas ĉeĥismo, sed en mia lando oni kutime diras: Nenio nova.
Aŭ ĉu eble nova nenio?
Ĉu la germanoj diras male: Nova nenio?
En mia vortaro mi trovis: Was gibt es Neues? Nichts.