Al la enhavo

"Eurovido 2009" kaj politiko

de sigkalis, 2009-majo-12

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-21 05:13:48

dobri:
Mi ne certas, ĉu tio estas ĉeĥismo, sed en mia lando oni kutime diras: Nenio nova.
Ĉu la germanoj diras male: Nova nenio?
En mia vortaro mi trovis: Was gibt es Neues? Nichts.
En la rusa ni ankaŭ diras: Nenio nova. (Ничего нового[niĉego novogo]) = ne estas novaj aĵoj ĉi tie.
Nova nenio (Новое ничто[novoje niĉto]) = io nova, sed kiu signifas nenion; iu nova malplena aĵo.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-21 11:09:56

sergejm:
dobri:
Mi ne certas, ĉu tio estas ĉeĥismo, sed en mia lando oni kutime diras: Nenio nova.
Ĉu la germanoj diras male: Nova nenio?
En mia vortaro mi trovis: Was gibt es Neues? Nichts.
En la rusa ni ankaŭ diras: Nenio nova. (Ничего нового[niĉego novogo]) = ne estas novaj aĵoj ĉi tie.
Nova nenio (Новое ничто[novoje niĉto]) = io nova, sed kiu signifas nenion; iu nova malplena aĵo.
Estas same en la germana lingvo, "nenio nova" (nichts Neues) kaj "nova nenio" (neues Nichts) havas malsaman signifon. Sed ĉu en Esperanto ne ambaŭ formoj estu samsignifaj?
Ĉu do ne pli bone diri "neniu novaĵo" aŭ eĉ "neniu novigaĵo"?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-21 12:07:24

Mi ne certas se mi korekte komprenis la vortojn "nova nenio" sed ŝajnis al mi ŝerco.
Vi havis nenion kaj subite vi ekhavis pluan (novan) nenion!! Ĉu? demando.gif

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-21 12:20:33

AlfRoland:Mi ne certas se mi korekte komprenis la vortojn "nova nenio" sed ŝajnis al mi ŝerco.
Vi havis nenion kaj subite vi ekhavis pluan (novan) nenion!! Ĉu? demando.gif
"nova nenio" estas ŝerco simila al la jena:
Lewis Carroll en Trans La Spegulo:"Mi vidas neniun sur la vojo," diris Alico.
"Se nur mi havus tiel akrajn okulojn!" la Reĝo komentis per malkontenta tono. "Povi vidi Neniun! Kaj je tioma distanco! Ho, mi apenaŭ povas vidi realajn homojn, en ĉi tia lumo!"

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-21 12:24:41

AlfRoland:Mi ne certas se mi korekte komprenis la vortojn "nova nenio" sed ŝajnis al mi ŝerco.
Vi havis nenion kaj subite vi ekhavis pluan (novan) nenion!! Ĉu? demando.gif
Ni komprenas tion pro mia gepatra lingvo, sed ĝuste ĉar mi timis ke aliaj eble ne komprenus tion mi proponis "neniu novaĵo". Ĉu vi ankaŭ tion ne komprenas?
Pli bone eble estus ekz. "neniuj novaj ideoj".

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-21 12:58:04

horsto:
Pli bone eble estus ekz. "neniuj novaj ideoj".
Mi pli ŝatis la unuan esprimon "nova nenio" ĝuste pro ĝia eble duobla signifo. sal.gif

Ĉevalo (Montri la profilon) 2009-majo-23 00:53:58

Mi dirus "nenio estas nova".

nikko (Montri la profilon) 2009-majo-23 06:12:09

Evrovido ĝenerale estas enua fekaĵo, kaj tute ne gravas ke ĝi estis uzita politike. Ĉu vi reale perceptas tion kiel muzikon? Eble estas muzikospeca produkto, samkiel hamburgero estas manĝospeca produkto, sed apenaŭ ĝi estas manĝaĵo.

bbc (Montri la profilon) 2009-majo-23 12:22:50

"nenio nova"
Mi pensas, ke plej bona varianto estas "nenio el nova". Ĝuste kaj mallonge. Kaj kompreble.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-23 16:12:56

bbc:
"nenio nova"
Mi pensas, ke plej bona varianto estas "nenio el nova". Ĝuste kaj mallonge. Kaj kompreble.
Ne, mi ne komprenus tion. Mi pensas ke ĉevalo pravas.
nikko:
Evrovido ĝenerale estas enua fekaĵo, kaj tute ne gravas ke ĝi estis uzita politike. Ĉu vi reale perceptas tion kiel muzikon? Eble estas muzikospeca produkto, samkiel hamburgero estas manĝospeca produkto, sed apenaŭ ĝi estas manĝaĵo.
La evento kaj la muziko ankaŭ ne plaĉas al mi, sed mi neniam nomus tion fekaĵo. Ĉu vi ne pensas, ke tio ofendas la homojn, kiuj ŝatas tiun eventon?

Reen al la supro