შინაარსის ნახვა

*inulo: ebla vorto?

irikagina-ისა და 23 აგვისტო, 2007-ის მიერ

შეტყობინებები: 24

ენა: Esperanto

RiotNrrd (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2007 01:11:12

Jes, kaj mi havas du malhundojn. Ĉiu malnokto, ili volas por mi maldormi kaj malvomigi ilin. Ili malbojas kaj malbojas, ĝis mi finfine malenlitas kaj malprenas al ili maltrinkon.

黄鸡蛋 (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2007 01:33:54

RiotNrrd:Jes, kaj mi havas du malhundojn. Ĉiu malnokto, ili volas por mi maldormi kaj malvomigi ilin. Ili malbojas kaj malbojas, ĝis mi finfine malenlitas kaj malprenas al ili maltrinkon.
Mi apenaŭ komprenas...

RiotNrrd (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2007 03:28:45

黄鸡蛋:Mi apenaŭ komprenas...
Jes. Kompreneble, mi ŝercas. "Mal" estas utila, sed estas ebla uzi ĝin tro multa. Mi preferas "kato" al "malhundo", "tago" al "malnokto", ktp. Tro multa uzo de "mal" obstrukcas komprenadon.

Do, mi efektive ŝatas la vorton "ino" (plejparte ĉar la vorto estas ne seksista), sed ne ŝatas la vorton "malino". "Viro" funkcias bone.

Mielo (მომხმარებლის პროფილი) 26 აგვისტო, 2007 14:16:12

RiotNrrd:
黄鸡蛋:Mi apenaŭ komprenas...
Jes. Kompreneble, mi ŝercas. "Mal" estas utila, sed estas ebla uzi ĝin tro multa. Mi preferas "kato" al "malhundo", "tago" al "malnokto", ktp. Tro multa uzo de "mal" obstrukcas komprenadon.

Do, mi efektive ŝatas la vorton "ino" (plejparte ĉar la vorto estas ne seksista), sed ne ŝatas la vorton "malino". "Viro" funkcias bone.
Ĉu la malhundo estas kato ? Estas vere, ke la kato estas malhundo. Ĉu la muso estas malkato ? rideto.gif

diogotux (მომხმარებლის პროფილი) 30 აგვისტო, 2007 19:52:48

Mi ne komprenis kial 'virino' ne taŭgas. Oni povas pensi pri 'viro' kiel homo kiu ne estas ina, kaj 'virina' por homo kiu estas ina.
kiel oni aldonas 'in' por diri ke estas virina, tiel oni formetas 'in' por diri ke estas vira.
Kaj mi malfacile komprenas na vorto inulo kiam oni volas diri 'virino'.

vidas vandenis (მომხმარებლის პროფილი) 1 სექტემბერი, 2007 19:54:04

diogotŭ:Mi ne komprenis kial 'virino' ne taŭgas. Oni povas pensi pri 'viro' kiel homo kiu ne estas ina, kaj 'virina' por homo kiu estas ina.
kiel oni aldonas 'in' por diri ke estas virina, tiel oni formetas 'in' por diri ke estas vira.
Kaj mi malfacile komprenas na vorto inulo kiam oni volas diri 'virino'.
Kio estas malmalmalino?

donmiguel (მომხმარებლის პროფილი) 2 სექტემბერი, 2007 00:24:32

al mi plaĉas ideon de iĉismo. tiu proponas oni uzu iĉa (vira/malina/malmalmalina) sufikso "-iĉ-" por indiki vira sekso.

viriĉo kaj virino estas viroj ridulo.gif

sed tio estas neoficiala, kaj estas iom problemo pro tio. tamen, tial la lingvo estus pli ekvilibrata..

(mi esperas ke ne tro el vi nun estas kolera ridulo.gif )

piteredfan (მომხმარებლის პროფილი) 2 სექტემბერი, 2007 00:47:53

donmiguel:al mi plaĉas ideon de iĉismo. tiu proponas oni uzu iĉa (vira/malina/malmalmalina) sufikso "-iĉ-" por indiki vira sekso.

viriĉo kaj virino estas viroj ridulo.gif

sed tio estas neoficiala, kaj estas iom problemo pro tio. tamen, tial la lingvo estus pli ekvilibrata..

(mi esperas ke ne tro el vi nun estas kolera ridulo.gif )
Gebovaro enhavas virbovojn kaj bovinojn.
Kial ne homaro enhavas virhomojn kaj hominojn?

donmiguel (მომხმარებლის პროფილი) 2 სექტემბერი, 2007 01:33:50

piteredfan:Gebovaro enhavas virbovojn kaj bovinojn.
Kial ne homaro enhavas virhomojn kaj hominojn?
Jes sed, ŝajnas kiel mizera solvo.

ne estas logika ke oni bezonas prefikso por la unua kaj sufikso por la dua.. ankoraŭ mi opinias ke tio estas malpli bone komprenebla ol du sufiksoj...

ĉu tiu ne vin ĝenas?

(Gebovaro enhavas virbovojn kaj malvirbovojn )

Terurĉjo (მომხმარებლის პროფილი) 2 სექტემბერი, 2007 06:13:58

Ŝajnas al mi, ke multaj tro komplikas la aferon kun sufiksoj.

Min entute ne ĝenas ekzisto en Esperanto de sufikso -in-, kiu signifas kapablon de iu persono naski ĉu infanojn, ĉu ovojn por sekva infanigo lango.gif.

Ĉiuj ne malhelpu al si per tro malfacilaj ekzepcoj kun sufiksoj.

Etulo estas bona esperanta vorto, kiu signifas infanon aŭ ian alian junan personon, kaj estas karesa vorto.
Inulo havas superfluan sufikson -ul-, ĉar la vorto "ino" jam signifas inan personon.

Historie en naciaj lingvoj, samkiel en Esperanto, virinformaj vortoj devenas de virformaj, ĉu ne? Almenaŭ en la rusa estas tiel.

ზემოთ დაბრუნება