본문으로

Pri la verbo senti

글쓴이: Filu, 2007년 10월 10일

글: 28

언어: Esperanto

Sxak (프로필 보기) 2007년 10월 13일 오전 5:57:16

Mi ripetas ankoraŭfoje: korekta=ĝusta. Se iu fonto diras alion, ĝi eraras.
Al RiotNrrd: Formale, la radiko korekt- estas adjektiva. Do ĉiuj viaj pensoj estas tute misaj.
Tiel eblas verbigi nur adjektivajn radikojn, sed la radiko korekt ne estas adjektiva.

Sxak (프로필 보기) 2007년 10월 13일 오전 6:03:12

RiotNrrd:
SED

La diraĵo estas ĝusta.
La diraĵo ĝustas.

La diraĵo estas korekta.
La diraĵo... KOREKTAS?
la letero estas ama
la letero amas???
ĉu oni ne povas diri ankaŭ "ama letero"? aŭ ama letero amas?
Via modelo ne funkcias simple ĉar korekt estas verba radiko. Kaj ĝi ne funkcias kun multaj aliaj verbaj radikoj

RiotNrrd (프로필 보기) 2007년 10월 13일 오전 7:24:51

ridulo.gif

Filu (프로필 보기) 2007년 10월 13일 오후 3:20:08

Nur atentu ni pri la vorto "malkorekta"...

Laŭ ReVo, tiu adjektivo difiniĝas kiel: "enhavanta erarojn".

Maligante tiun vorton, oni trovas "korekta", kiu do logike devus difiniĝi kiel: "enhavanta neniun eraron". Ĉu logikus, ke estus korekta nur tiu aĵo, kiu unue enhavis erarojn? Laŭ mi ne...

Espi (프로필 보기) 2007년 10월 13일 오후 7:10:10

Eble estas dependa, ĉu la verbo estas netransitiva (ĝusti) aŭ transitiva (korekti).
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.

mnlg (프로필 보기) 2007년 10월 13일 오후 10:51:08

Espi:Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
Mi scias.

ridulo.gif

Sxak (프로필 보기) 2007년 10월 14일 오전 3:17:06

Espi:
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
Ĉu???
http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/gramatika_vortare...
PMEG:Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu senobjekta verbo.
notu, ke tie ne temas pri DEVO havi objekton, nur pri povo
http://www.steloj.de/esperanto/fabeloj2/sambuko.ht...
Zamenhof:Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas.
Trovu objekton por la grasa transitiva verbo varmigi ridulo.gif

Ĉevalo (프로필 보기) 2007년 10월 14일 오전 4:49:08

Ŝak:Trovu objekton por la grasa transitiva verbo varmigi ridulo.gif
Teo varmigas korpon.
Ĉu ne?

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 10월 14일 오전 6:11:39

Kelkajn minutojn serĉis mi "korpon" en la frazo de Zamenhof, sed ne sukcesis. Ŝak ja ĝuste menciis pri povo, ne devo.
Krome, opinias mi, varmigas teo ne korpon, sed tripon aŭ internon de la korpo.

Kara Filu, ĉu similas frazoj miaj al skribmaniero via? rideto.gif

Post esplorado de diversaj fontoj mi certas, ke la vorto "korekta" dekomence ne estas senerarigita, sed ĝusta, dume la verbo "korekti" signifas senerarigi. Ĉu iometa paradokso en Esperanto? Jes.

Ĉevalo (프로필 보기) 2007년 10월 14일 오전 10:03:37

Terurĉjo:Kelkajn minutojn serĉis mi "korpon" en la frazo de Zamenhof, sed ne sukcesis. Ŝak ja ĝuste menciis pri povo, ne devo.
Krome, opinias mi, varmigas teo ne korpon, sed tripon aŭ internon de la korpo.
Efektive, teo povas varmigi ankaŭ aeron, kaj devas fari tion, se teo ne estas malvarma. rideto.gif
Sed por homo ĝi kutime kaŭzas la varmigan efikon.

다시 위로