본문으로

Ankaŭ mi estas komencanto

글쓴이: Terurĉjo, 2008년 1월 28일

글: 48

언어: Esperanto

Filu (프로필 보기) 2008년 1월 29일 오후 6:56:21

Ekzemple, en ekzameno, post la mencio "Via nomo:" mi indikas "Félix" por difini mian nomon, eĉ se ne maltaŭgus "alvokilo aŭ indikilo, kiu ebligas diferenci min inter aliaj homoj"... lango.gif

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 1월 29일 오후 11:32:31

RiotNrrd:Stulta akuzativo. rideto.gif
Bonŝance, mi trafis denaskan lingvon, kiu havas akuzativon kaj tre liberan vortordon.
Sed ne bedaŭru, estimata!
Vi trafis landon.

Achnaton (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오전 7:49:59

RiotNrrd:"Kia nomo havas vin?", kiu sonas pli bone al mi.
Kiamaniere nomo povus havi min? Mi povas havi nomon, ne nomo min, laŭ mi. okulumo.gif

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오전 8:51:51

Kara, ne zorgu, RiotNrrd iomete eraris.
Ankaŭ via gepatra lingvo havas akuzativon kaj tre liberan vortordon.

Filu (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오후 6:50:32

Kio estas via nomo?
Mia nomo estas vorto, kaj Filu estas tiu vorto (aŭ, elipse: "Mia nomo estas la vorto Filu"... aŭ eĉ pli elipse: "Mia nomo estas Filu")

Ĉu defendeblas tiu interpreto?

mnlg (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오후 7:21:19

Filu:Ĉu defendeblas tiu interpreto?
Aŭ, elipse: "ĉu interpreto?" rido.gif

Filu (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오후 7:50:16

mnlg:ĉu interpreto?
Ĉu mie komprenindus ke ne?

mnlg (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오후 7:56:16

Filu:Ĉu mie komprenindus ke ne?
Mi ne tiom konvinkiĝas. Ĉu kutime vi devas antaŭsupozi tiom da simpligoj por kompreni funkciadon de esperanto? Se kutime ne, do mi vidus ĉi tiun kiel escepton, kaj mi ne ŝatus fari tion.

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오후 7:56:45

Filu, kion vi respondus al la demando: "Kio vi estas?"
Mi supozas ke vi respondus aŭ homo aŭ ĵonglisto aŭ Filu aŭ kanadano aŭ kunglaciurs-vojaĝanto, ĉar ĉiuj ĉi vortoj estas priskriboj diversflankaj de persono, bone konata inter lernu-uzantoj kiel Filu.
Eble tio estas ia kanadismo, sed mi entute ne komprenas la signifon de l'vorto "elipse" koncerne la temon.

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 1월 30일 오후 8:02:31

Ha, Filu, kion vi respondus al la demando: Kiu estas via nomo?
Mi ne insistas tujan respondon. Pripensu bone.

다시 위로