본문으로

Amuza enigmo

글쓴이: Miland, 2008년 5월 2일

글: 3

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 2일 오전 9:59:11

Imagu ke vi estas oficiro en armeo, kaj antaŭ vi estas serĝento kaj kvar soldatoj. Vi havas flagstangon kiun vi bezonas starigi, kiu estas tri metrojn alta kaj kvaronon da metro granda. Vi havas cirklan truon en la grundo, unu metron granda kaj unu metron profunda. Kion vi faros?

Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 5월 2일 오전 11:07:18

La plej simpla solvo estas ordoni al la serĝento starigi la stangon. Ĉio estos aranĝita. Ne dubu!

Mi opinias, ke la stango kaj la truo ambaŭ estas rondaj, la stango havas diametron de unu kvarono da metro kaj la kavo tiun de unu metro. Ĉu mi pravas? Krome, vi ne menciis pri fosiloj.

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 2일 오후 12:27:11

Terurĉjo:La plej simpla solvo estas ordoni al la serĝento starigi la stangon. Ĉio estos aranĝita. Ne dubu!
Gratulon! Vi pravas. Jes, vi diru, 'Serĝento, starigu tiun flagstangon.'

다시 위로