본문으로

Ŝakenigmo sen ŝakludo

글쓴이: Miland, 2008년 5월 19일

글: 12

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오후 6:34:28

En ŝakludo, ni havas tabulon dividita en 64 kvadratojn, 8 vicojn irante kaj antaŭen kaj flanken. Unu de la pecoj, la turo, povas movi nur laŭ la vicoj. Imagu turo ĉe unu angulo. En kiom da manieroj ĝi povas movi al la plej fora angulo, tio estas la diagonale kontraŭa angulo?
Ekzemple, imagu ke la ŝaktabulo estas eta, havante nur 4 kvadratojn kaj 2 vicojn irante kaj antaŭen kaj flanken. Imagu ke la turo estas ĉe la maldekstra flanko. Tiukaze estas nur 2 manieroj por movi al la fora angulo: antaŭen, kaj poste rekten; aŭ rekten, kaj poste antaŭen.

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Konsileto por la frustritaj:

Provu fari algoritmon por solvi la problemon.

Filu (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오후 7:00:13

!!!!!
Bonega kapgratigilo, tiu enigmo!

Filu (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오후 7:09:12

Miland:Ekzemple, imagu ke la ŝaktabulo estas eta, havante nur 4 kvadratojn kaj 2 vicojn irante kaj antaŭen kaj flanken. Imagu ke la turo estas ĉe la maldekstra flanko. Tiukaze estas nur 2 manieroj por movi al la fora angulo: antaŭen, kaj poste rekten; aŭ rekten, kaj poste antaŭen.
Fakte, kiuj estas la reguloj?
Verŝajne ne eblas reveni sur antaŭe vizititan kvadraton.
Ĉu tamen eblas reveni maldekstren post deksta movo, se ĝi okazas sur alia vico ol tiu laŭ kiu okazis la maldekstra movo?

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오후 8:58:17

Reveni ne eblas, kiel vi divenis de la ekzemplo. Oni iras por alproksimiĝi la foran angulon, aŭ antaŭen aŭ dekstren.

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 19일 오후 9:06:55

Filu:!!!!!
Bonega kapgratigilo, tiu enigmo!
Nu, se estas tro malfacila, mi metis konsileton sub la enigmo.

Filu (프로필 보기) 2008년 5월 20일 오전 12:42:27

Antaŭ ol rigardi la konsileton, mi provas 3432...

sergejm (프로필 보기) 2008년 5월 20일 오전 6:06:55

470010 - mi uzis Excel por kalkuli.

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 20일 오전 7:20:26

Filu:Antaŭ ol rigardi la konsileton, mi provas 3432...
Gratulon! Vi pravas, kaj do vi gajnas la verdan stelon:

*

sergejm (프로필 보기) 2008년 5월 20일 오전 10:17:25

Miland:
Filu:Antaŭ ol rigardi la konsileton, mi provas 3432...
Gratulon! Vi pravas, kaj do vi gajnas la verdan stelon:

*
Turo povas movi je du kvadratoj antaŭen per unu movo aŭ du foje je unu kvadrato - en ŝakludo tio estas diversaj movoj, Filu kalkulis tiujn variantojn kiel samspecaj, mi kiel diversaj.

Miland (프로필 보기) 2008년 5월 20일 오전 10:41:14

Dankon por bona punkto - mi ne volis diri ke la turo movu laŭ ajn direkto nenecese malrapide, sed, kiel vi diras, en reala ŝakludo, eblas movi tiel.

Do mi aldonis taugan klarigon al la alia ŝakenigmo, la tri-dimensia versio - pri kiu mi volas al vi pli bonan ŝancon!

다시 위로