본문으로

Malsana aŭtuno

글쓴이: Zam_franca, 2019년 11월 6일

글: 5

언어: Esperanto

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 11월 6일 오후 5:55:08


Malsana aŭtun’


Malsana kaj adorata aŭtuno
Vi pereos
Kiam uragano blovos en rozejoj
Kiam neĝos en hortoj

Mizera aŭtun’
Mortu blanke kaj riĉaĵe
El neĝ’ kaj maturaj fruktoj
Funde la ĉiel’
Nizoj ŝvebas
Sur la akvaj verdharaj kaj nanaj nimfoj
Kiuj neniam amis

Al foraj randoj
La cervoj blekis

Kaj tiom mi amas ho sezon’ viajn murmurojn tiom amas mi
La falantaj fruktoj sen ilin ni plukas
La vent’ kaj la arbar’ kiuj ploras
Ĉiujn iliajn larmojn folion post foli’

La foliojn
ni tretas
Trajno
Rulas
La viv’
fluas

- Gijom' Apoliner', "Automne malade", 1913

(ŝanĝo, aŭgusto 2020: forigo de "Malsana kaj amegata aŭtun’
Mortos vi kiam la uragan’ blovos en viajn rozariojn
Kiam neĝos
En la pomarbejojn" kaj aldono de plibonigita versio fare de StefKo)

Серёга (프로필 보기) 2019년 11월 11일 오후 10:19:35

Eble ne pomarbrejojn sed pomarbejojn, pomarbarojn aŭ almenaŭ pomarbarejojn.

Eble ne riĉaje sed riĉaĵe.

Zam_franca (프로필 보기) 2019년 11월 12일 오후 4:53:25

Jes, vi ja tute pravas.

StefKo (프로필 보기) 2020년 8월 6일 오후 7:53:22

Kial "rozarioj" kaj "amegata" ankaŭ "pomarbejojn" estas terura vorto kaj kial en akuzativo?

Malsana kaj adorata aŭtuno
Vi pereos
Kiam uragano blovos en rozejoj
Kiam neĝos en hortoj

...

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 8월 6일 오후 9:02:10

Tiam mi ne bone regis gramatikon.
Mi supozas, ke mi pensis pri direkto: la neĝo falas, kien? En la pomujejojn.
"rozarioj" ĉar mi tiam pli fidis vortarojn ol logika vortkreado. Feliĉe mi ŝanĝiĝis.
"amegata" ĉar adorer estas eĉ pli sence forta vorto ol aimer. Sed ĉu vere Apoliner' uzis tiun verbon volante diri ke li amegas kaj respektegas pomujejojn tiel kiel dioj? Tio estas vidpunkta afero, kaj laŭ mi, estas tute ne certa afero.
Mi nun afiŝigu la plibonigitan version danke al vi.

다시 위로