본문으로

Eraro en la "Lernu"a vortaro.

글쓴이: Jxusteno, 2020년 3월 10일

글: 3

언어: Esperanto

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 10일 오전 4:42:25

En la ĉi-tiea vortaro la vorto koramiko estas tradukita en la anglan per la vorto boyfriend, sed tia traduko estas misgvida ĉar la vorto koramiko estas seksneŭtrala, dum la vorto boyfriend estas iĉa. La ĝusta angla traduko la vorto koramiko estas joyfriend.

Metsis (프로필 보기) 2020년 3월 10일 오전 9:48:31

Kvankam mi ĝenerale evitas montri sekson, vortoj kiel koramiko resp. koramikino estas tiuj raraj, en kiuj mi komprenas la uzon kaj mem uzas. Se vi volas paroli seksneŭtrala, uzu la vorton partnero aŭ kunulo. Mi ne scias, kiel estas en la nuntempa angla.

Jxusteno (프로필 보기) 2020년 3월 10일 오전 10:29:32

Laŭ PMEG, la vorto amiko estas seksneŭtrala. Mi pensas ke la vorto koro ne povas senigi tiun ĉi vorton je la seksneŭtraleco.

다시 위로