본문으로

Submarŝipo au submarino?

글쓴이: Andreo Jankovskij, 2008년 8월 10일

글: 10

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 8월 10일 오후 11:06:17

Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?

eb.eric (프로필 보기) 2008년 8월 10일 오후 11:38:54

Andreo Jankovskij:Kiun vorton uzi por (angle = submarine):
1. Submarŝipo.
2. Submarino.

Kiel vi pensas?
submarŝipo! ridulo.gif Mi trovis ĉi tiun vorton multe pli ofte en la reto (ekz. vikipedio) kaj ĝi estas en ReVo kaj la vortaro de lernu. Ankaŭ la alia vorto, submarino, povas esti malkonstruata kiel "sub-mar-in-o", kiu estas sensenca.

Paulinho (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오전 12:12:37

Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".

Simieto (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오전 2:49:52

Paulinho:Mi ne kredas ke "submarino" estus aŭtente esperanta. Mem se la angla lingvo concerne la ŝipoj diras "she".
submarboato = U-Boot (ne ŝipo)

AlfRoland (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오전 5:33:09

Sub-mar-in-o eble estus sinonimo al mar-nimfo, do mitologia estaĵo kun ina supraĵo kaj fiŝa subaĵo okulumo.gif

Rudolf F. (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오전 7:45:57

submarŝipo (vidu Plenan Ilustritan Vortaron)

boato: "ĝenerala nomo por ĉia akvoveturilo sufiĉe malgranda por esti pelata per remiloj" (same PIV)

Do, la Germana vorto "Boot" ne taŭgas en Esperanto.

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오전 9:56:49

Jen estas la bildo.

Kio ĝi estas?

horsto (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오후 3:22:24

Submarŝipo, sed ne la flava de la Beatles.

Hispanio (프로필 보기) 2008년 8월 11일 오후 3:34:57

Submarŝipo, ĉar en mia vortaro ĝi aperas tiel.

Kaj mia vortaro estas tre fidebla.

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2008년 8월 12일 오전 9:58:15

sal.gif

Dankon!

다시 위로