Žinutės: 11
Kalba: Esperanto
sergejm (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 10 d. 06:41:45
Rigardu Esperantan-rusan vortaron.
aŭ
Rigardu Esperanta-rusan vortaron.
Mi ne trovis la respondon en PMEG.
----------------------------------
En PMEG estas ekzemplo:
Mi vidas bovon tirantan ĉaron.
Ĉu bovo tiras ĉaron aŭ bovon tiras ĉaro?
(Ruse ni havus komon post 'bovon'.)
dobri (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 13 d. 21:44:35
Tion mi trovis en Gramatiko de Esperanto de Miroslav Malovec. En la sama fonto troveblas simila frazo: Mi vidas bovon tirantan ĉaron.
Mi preferus :Mi vidas bovon tiranta ĉaron.
Laŭ la lernolibro en unua kazo vi vidas la bovon kaj en la dua vi vidas la tiradon.
Kutime vi vidas la ambaŭ. Sed vi pravas, ke el la unua frazo ne videblas, kiu tiras. Do prefere faru komon, kiel en la rusa kaj ankaŭ en la ĉeĥa.
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 13 d. 23:02:59
Nur la nomo de Esperanto estas escepto - rigardu Esperanto-rusan vortaron aŭ rusa-esperantan vortaron.
Verŝajne, nomoj de kelkaj aliaj lingvoj estas ne adjektivoj, sed substantivoj, tial oni uzu iliajn nomojn en la komenca loko de la kunmetaĵoj kiel substantivoj kaj en la fina loko de tiuj kiel adjektivoj kun la finaĵo -n.
Koncerne la bovon, kiu tiras la ĉaron, ĉio estas komprenebla:
Mi vidas bovon, tirantan ĉaron, ĉar "mi vidas bovon tiranta ĉaron" signifas, ke "mi, tiranta ĉaron, vidas bovon".
Pro tio, ke en Esperanto pluraj verboj povas uziĝi kun alia verbo en infinitivo (parenteze, samkiel en multaj aliaj lingvoj, kaj la rusa ne estas escepto), tiu ĉi frazo povas aspekti tiele:
1. Mi vidas bovon, tirantan ĉaron.
2. Mi vidas bovon, kiu tiras ĉaron.
3. Mi vidas bovon tiri ĉaron.
En PoMEGo mi renkontis belan frazon: mi vidas infanojn danci.
Sed, estimataj, similaj ekzemploj jam estas multfoje pridiskutitaj en multaj fadenoj de la forumoj.
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 14 d. 07:49:52
Se O-vorto havas la finaĵon N, tiam ankaŭ ĉiuj A-vortoj kaj tabelvortoj je U kaj A, kiuj estas rektaj priskriboj de tiu O-vorto, havu la finaĵon N:
grandan domon, domon ruĝan, tiun domon, tiajn domojn, tiun domon grandan, tian malgrandan domon antikvan, la malgrandajn domojn, domojn sen ĉiu ajn dubo tre antikvajn.
Perverba priskribo de O-vorto tamen ne havu N-finaĵon: Mi refarbis la flavajn seĝojn blankaj.
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2008 m. sausis 14 d. 08:11:36
Kunskriboj de O-vortoj kaj A-vortoj estas limokazoj inter apartaj kaj kunmetitaj vortoj. Normale oni traktas ilin kiel apartajn vortojn, kaj aldonas laŭbezone J kaj N ĉe ĉiu parto.
Sed iafoje oni traktas ilin kiel verajn kunmetaĵojn, kaj almetas J kaj N nur ĉe la lasta parto: Pliiĝis la nombro de membro-abonantoj. Li faris fotojn nigra-blankajn. Mi analizos sisteme kaj radikale la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo.
dobri (Rodyti profilį) 2008 m. vasaris 23 d. 14:07:33
Terurĉjo:Jes, vi pravas. Unue mi ne rimarkis tiun ĉi memevidentecon.
Koncerne la bovon, kiu tiras la ĉaron, ĉio estas komprenebla:
Mi vidas bovon, tirantan ĉaron, ĉar "mi vidas bovon tiranta ĉaron" signifas, ke "mi, tiranta ĉaron, vidas bovon".
Sed, estimataj, similaj ekzemploj jam estas multfoje pridiskutitaj en multaj fadenoj de la forumoj.
Kaj ankoraŭ multfoje estos pridiskutitaj. Venas novaj kaj novaj samideanoj! Tamen dankon pro via pacienco.
Rao (Rodyti profilį) 2008 m. vasaris 29 d. 13:53:19
Tio POVAS signifi en stranga situacio "Mi tiranta ĉaron vidas bovon", sed probable signifas "Mi vidas, ke bovo tiras ĉaron." Estas simila ekzemplo en PMEG:
Neniam mi vidis lin tia. = Neniam mi vidis, ke li estas tia. (el ĉi tie)
Miland (Rodyti profilį) 2008 m. vasaris 29 d. 16:57:59
Sed la demando ŝajnas al mi debatebla. Do, laŭ mi ne gravas ĉu oni uzas 'franca-rusan vortaro' aŭ 'francan-germanan' vortaro, ktp.
Terurĉjo (Rodyti profilį) 2008 m. kovas 1 d. 00:18:43
M vidas bovon tiranta ĉaron = Mi vidas, ke bovo tiras ĉaron.
Ŝajnas al mi, ke jen estas ĝustaj frazoj kaj iliaj signifoj.
Mi eĉ opinias, ke la unua frazo respondas al "Kiun bovon mi vidas?", dum la dua - al "Kian bovon mi vidas?".
sergejm (Rodyti profilį) 2008 m. kovas 1 d. 01:31:42
Terurĉjo:Mi vidas bovon, tirantan ĉaron = Mi vidas bovon, kiu tiras ĉaron.Mi opinias ke, almenaŭ de gramatika vidpunkto, la unua frazo respondas al "Kian bovon mi vidas?", dum la dua - al "Kia bovon mi vidas?". Sed dua demando estas dusenca:
Mi vidas bovon tiranta ĉaron = Mi vidas, ke bovo tiras ĉaron.
Ŝajnas al mi, ke jen estas ĝustaj frazoj kaj iliaj signifoj.
Mi eĉ opinias, ke la unua frazo respondas al "Kiun bovon mi vidas?", dum la dua - al "Kian bovon mi vidas?".
"Kia BOVON mi vidas?" aŭ "Kia bovon MI vidas?"
Kaj ankoraŭ:
Mi vidas bovon tirante ĉaron = Mi, tiranta ĉaron, vidas bovon = Mi vidas bovon, kiam mi tiras ĉaron.
Ni vidas, ke akuzativo ne sufiĉas por havi plene liberan vortordon.