Į turinį

Uždaryta

Nekredeblaĵo

Zam_franca, 2020 m. sausis 14 d.

Žinutės: 345

Kalba: Esperanto

IgorSokoloff (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 7 d. 13:45:22

Mi fakte opinias, monseur Altebrilas, ke ne indas iluziiĝi pri iuj imponaj terminoj.
Mi jam skribis, ke reala demokratio (kiel reala potenco de popolo) ankoraŭ neniam ekzistis sur nia planedo, inkluzive en antikva Grecio, kie oni elpensis ĉi tiun jezuitecan koncepton.
Samkiel ankoraŭ neniam ekzistis reala komunismo, al kiu kuraĝe jelpadas divers-specaj ĉe-komputilaj luktantoj kontraŭ mita totalismo.
Krome mi supozas, kamarado "Haut-brillant", ke vi estas sufiĉe inteligenta kaj klarvida persono, kiu ĝuste komprenas esencon kaj originon de nunaj politikaj kaj ekonomiaj problemoj en la mondo.

sergejm (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 7 d. 17:22:27

Demokratio en antikva Grecio estis potenco de demos, ne de la tuta popolo. Sklavoj, malriĉuloj, virinoj kaj понаехавшие loĝantoj de aliaj urboj ne estis demos.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 8 d. 09:10:45

Jes, mi ja scias. Ankaŭ la reĝoj estis elekltitaj de nobela elito, en la komenco. Poste ili transdonis la postenon al ilia familianoj.

Sed tiu sistemo ne tre efikis, ĉar pro la hazardoj de la sorto, nur malmultaj
- estis preparitaj esti reĝo, kaj edukitaj tiel
- reĝis pli ol dek jarojn
- mortis en sia lito.

Tiujn, kiuj plenumis tiuj kondiĉojn la Historio memoris kiel grandaj gereĝoj (ankaŭ estis reĝinoj).

Plie, la sola metodo por ŝanĝi reĝon estis murdo. Tio, kio oni nomas demokratio ne havas tiujn maladvantaĝojn. Ĝi havas aliajn, sed estas alia problemo.

Okcidento estas kritikinda, sed almenaŭ kritikebla.

Zam_franca (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 8 d. 15:03:58

sergejm:Demokratio en antikva Grecio estis potenco de demos, ne de la tuta popolo. Sklavoj, malriĉuloj, virinoj kaj понаехавшие loĝantoj de aliaj urboj ne estis demos.
Se ni priparolas antikvan Atenon, malriĉuloj kiuj apartenis al demos ja povis voĉdoni, havi gravan postenon ktp. Fremduloj (meteikos) nur povis akiri la civitanecon (kiu igus ilin fariĝi parto de la demos) eksterordinare, ekzemple post ago de milita braveco taksata kiel rimarkinda.

IgorSokoloff (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 11 d. 19:27:58

Tio iom mirigas, sed ŝajnas, ke ĉi-foje "malica sabotanto" Putin malfruiĝis interveni fremdajn aferojn, kaj memfidaj francaj militistoj decidis ekribeli memstare.
Almenaŭ ĝis nun neniu el "sagacaj" okcidentaj politikistoj, analizistoj kaj ĵurnalistoj deklaris pri "evidentaj rusaj spuroj" en la "komploto" de francaj generaloj.
Pri impertinenta defio al "sanktaj demokratiaj valoroj" de la Kvina Respubliko flanke de bravaj francaj armeanoj, kiuj maltrankviliĝas pro eventuala "islama okupacio" de la amata patrujo, temas en ĉi-artikolo de "Valeurs actuelles":
https://www.valeursactuelles.com/societe/exclusif-...

IgorSokoloff (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 14 d. 08:38:23

Nekredeblaj aĵoj okazas ĉi-monde...
Preskaŭ tuj post francaj alt-rangaj oficiroj ekribelis, kvazaŭ kaptinte iun infekton, ankaŭ usonaj generaloj kaj admiraloj, malkontentaj pro "marksisma" — jen revelacio! — tiraneco de Joe Biden.
Kaj šajnas, ke ankaŭ tiu ĉi "komploto" efektiviĝas sen gvida partopreno de terura Putin.
Koncerne ĉi-eventon sur paĝoj de "Foreign policy" fervore indignas unu el fidelaj adeptoj de la "sankta okcidenta demokratio":
https://foreignpolicy.com/2021/05/12/joe-biden-mil...

Altebrilas (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 15 d. 10:01:47

Legante la artikolon, mi ne konstatis, ke la aŭtoro "fervore indignas", sed firme rememorigas, ke la militistoj devas obei al la legitima ŝtata povo kaj li petas al la defenda ministro fari saman deklaron.

IgorSokoloff (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 15 d. 15:13:04

Kiel kutime, monsieur Alteblrilas, vi lerte glitas supraĵe, atentante bagatelajn nuancojn. Estus tamen interese ekscii vian opinion pri la esenco de la menciitaj eventoj, precipe pri la letero de la francaj oficiroj.
Ĉu, via-konstate, ili maltrankviliĝas pro reala problemo aŭ estas riproĉindaj (aŭ eble eĉ kondamnindaj) alarmistoj?
Altvalora opinio de kamarado Zamčik ankaŭ estus bonvena.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 16 d. 20:24:05

Mi ne vidis la esencon de du eventoj kiuj ne interrilatas, krom la fakto ke militistoj esprimis sian opinion en gazeto. En Francio, temas pri la malunuiĝo de la lando. En Usono, temas pri la politiko de Biden, kiun la subskribintoj taksas tro maldekstra.

Estas fakto, ke post la tempo de de Gaulle, la lando malunuiĝas, sed jam estis tia antaŭ lia veno. Estis unu el la motivojn de lia militista kaj politika agado.

IgorSokoloff (Rodyti profilį) 2021 m. gegužė 17 d. 12:18:46

Brave, monsieur Haut-brillant...
Kiel kutime, vi gracie evitas rektan respondon kaj prezentas alt-brilan ekzemplon de jezuiteca retoriko.

Atgal į pradžią