Naar de inhoud

presidUnto? farUta?

door Jakovo, 24 december 2009

Berichten: 11

Taal: Esperanto

Jakovo (Profiel tonen) 24 december 2009 15:19:20

Saluton!

Ĉu eblas uzado de participo konjunktiva?

Analoge al "-as/-ant-/-at-", "-is/-int-/-it" kaj "-os/-ont-/-ot-" mi kelkfoje volus krei "-us/-unt-/-ut-". Ĉu eblas? Kiun ekzaktan signifon ĝi havus?

Matthieu (Profiel tonen) 24 december 2009 15:37:04

Ja pluraj homoj jam pensis pri tio. La sufiksoj -ut- kaj -unt- estas neoficialaj, kaj mi ne certas, ĉu ili estas facile komprenataj.

tommjames (Profiel tonen) 24 december 2009 15:53:19

Jen rilataj legindaĵoj (ĉe fundo de la paĝo): http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/a-...

KoLonJaNo (Profiel tonen) 24 december 2009 15:56:45

Saluton!

Jakovo:Saluton!

Ĉu eblas uzado de participo konjunktiva
Vi certe celas kondicionala(j)n participo(j)n, ĉar en Esperanto ne ekzistas aparta modo kiaj la germana aŭ eĉ la latina Konjunktiv aŭ la franca subjonctif.

Nur ekzistas reala modo (= indikativo) indikata per la finaĵoj -is, -as kaj -os. Oni uzas ĝin ankaŭ en nerekta parolo -- kontraste al la germana Konjunktiv, kiu krome uziĝas por indiki imagan modon (= kondicionalon, US-modon). [En la franca oni bone distingas i]conditionnel[/i] de subjonctif.]

Krome ekzistas neŭtrala modo (= infinitivo, I-modo) kaj vola modo (= imperativo/volaitivo, U-modo).
Analoge al "-as/-ant-/-at-", "-is/-int-/-it" kaj "-os/-ont-/-ot-" mi kelkfoje volus krei "-us/-unt-/-ut-". Ĉu eblas? Kiun ekzaktan signifon ĝi havus?
PMEG koncize traktas US-modajn participojn.

Mi mem iafoje ŝerce uzas -unt-:

"Jen la ideala vojo: komencunto ---> komenconto ---> *puf* (momenta komencanteco) ---> komencinto ---> progresanto ---> ... ---> veterano ---> heroo|martiro ---> sanktulo"

[Komenci]unt[/i]o eklernus Esperanton, se tiu (kon)scius, ke tia planlingvo ekzistas.]

Kolonjano

Miland (Profiel tonen) 24 december 2009 17:31:46

Jakovo:mi kelkfoje volus krei "-us/-unt-/-ut-". Ĉu eblas? Kiun ekzaktan signifon ĝi havus?
Mi konsilus aliajn ne uzi ilin (escepte de la oficiala us) pro danĝero de miskompreno, precipe se vi mem ne estas certa, kion vi volas diri kiam vi uzas ilin!

darkweasel (Profiel tonen) 24 december 2009 20:32:27

KoLonJaNo:volativo
Ĉu ne "volitivo"?

Ĉiuokaze, tia formo ne estas oficiala, sed iuj uzas ĝin. Mi ne trovas ĝin utila, sed komprenas, se iu alia uzas ĝin.

Krome, la radiko, kiun vi intencis en la fadentitolo, estas prezid/, ne *presid/*.

Rogir (Profiel tonen) 24 december 2009 20:32:57

Mi nur uzus tiujn participojn inter spertaj parolantoj de Esperanto. Do oni povas nomi min uzunto de untaj participoj.

Jakovo (Profiel tonen) 25 december 2009 11:49:04

Dankon pro ĉiujn viajn respondojn!

Mi ek-spertis ke mi pli ofte serĉu en la retejo de Bertilow pri gramatikaj demandoj. Mi tie ankaŭ trovis (danke al Kolonjano) ke

Bertilow:La sufikso END similas al pasiva participo responda al la U-finaĵo: skribenda letero = “letero, kiun oni skribu”. Ankaŭ la sufiksoj EBL kaj IND similas al pasivaj participoj.
Do oni eble uzu tiujn sufiksojn pli ofte ol -unt- kaj -ut-. Tamen mi opinias ke ĝi estus uzinda pro logikaj kialoj.

Dezirunte ĝojan kristnaskiĝtagon al ĉiuj se ĝi ne jam forpasis, sammondane kaj amike,

Jakovo

Oŝo-Jabe (Profiel tonen) 25 december 2009 17:43:41

Jakovo:
Bertilow:La sufikso END similas al pasiva participo responda al la U-finaĵo: skribenda letero = “letero, kiun oni skribu”. Ankaŭ la sufiksoj EBL kaj IND similas al pasivaj participoj.
Do oni eble uzu tiujn sufiksojn pli ofte ol -unt- kaj -ut-. Tamen mi opinias ke ĝi estus uzinda pro logikaj kialoj.
Ne, tio temas pri u-finaĵo, ne pri us-finaĵo. La skemo estas iom simila al:
-as: skribata
-is: skribita
-os: skribota
-u: skribenda
-us: *skributa

darkweasel (Profiel tonen) 26 december 2009 10:43:43

La aktiva participo de la volitivo estas verŝajne -dev- okulumo.gif Ekz. skrib(i)deva (=kiu skribu), pag(i)deva (=kiu pagu) ktp.

Terug naar boven