Til innholdet

Esperanta komputila programlingvo

fra MiMalamasLaAnglan,2019 9 8

Meldinger: 135

Språk: Esperanto

abc_vz (Å vise profilen) 2019 9 15 12:49:39

SE n=0 NU
Fact:=1;
ALIE
Fact := n*Fact(n-1);
Miaopinie, pli bone estas tiel:
SE n=0 TIAM
...

MiMalamasLaAnglan (Å vise profilen) 2019 9 15 16:48:31

abc_vz:
SE n=0 NU
Fact:=1;
ALIE
Fact := n*Fact(n-1);
Miaopinie, pli bone estas tiel:
SE n=0 TIAM
...
Miaopinie, pli bonus tio, kvankam ĝi ne estas la sama programlingvo:

funkcio Fakt(n:ent) {
se n == 0 {
fakt = 1;
} alie {
fakt = n * Fakt(n-1)
}
}

sergejm (Å vise profilen) 2019 9 15 18:20:49

Fakt(n:ent):ent {
n == 0 ? {
returni 1;
} : {
returni Fakt(n-1);
}
}

Mi ne trovis kiel Esperante estos return, sed vi povas anstatavi ĝin per iu puntuacio.
Restas ent = entjero - vi povas anstataŭi ĝin per matematika simbolo de entjero - sed ĝi ofte mankas sur klavaro.

sergejm (Å vise profilen) 2019 9 16 01:23:49

Sed verŝajne tamen iu ŝlosilvortoj restas. Tiam vi povas defini lokalon., ekz.:
@locale("eo", "ru", "en")
kaj povas uzi ŝlosilvortojn en ajna definita lingvo.

MiMalamasLaAnglan (Å vise profilen) 2019 9 16 19:05:57

sergejm:Fakt(n:ent):ent {
n == 0 ? {
returni 1;
} : {
returni Fakt(n-1);
}
}

Mi ne trovis kiel Esperante estos return, sed vi povas anstatavi ĝin per iu puntuacio.
Restas ent = entjero - vi povas anstataŭi ĝin per matematika simbolo de entjero - sed ĝi ofte mankas sur klavaro.
Eble "redonu" aŭ nur "donu" signifas "return".

sergejm (Å vise profilen) 2019 9 16 19:32:59

En komputeko.net oni proponas "liveri" kaj "revenigi" kiel tradukoj de "return".
Verŝajne, "liveru n;" signifas "return n;" kaj "reven(ig)u;" signifas "return;"

Altebrilas (Å vise profilen) 2019 9 16 22:30:09

Kiam mi laboris, mi uzis programlingvon APL kiu ne bezonis ŝlosilvortojn. Ĝi anstataŭe uzis specialajn simbolojn, kiuj postulis specialan klavaron, litertipojn, ktp, ktp. Estis tre efika programlingvo, sed la kondiĉoj estis malfacile kunigeblaj.

Metsis (Å vise profilen) 2019 9 17 07:08:56

Pardonu, eble mi ne rimarkis, sed antaŭ vi parolas pri sintakso, ĉu vi jam decidis sur kiu paradigmo bazi la lingvon?

Altebrilas (Å vise profilen) 2019 9 17 13:05:26

APL estas funkcia programlingvo, kiu tamen toleras flankefikojn. Ĝi estis kreita de K. Iverson en la sesdekaj jaroj, kaj estis uzita por priskribi arkitekturon de la IBM-360. Tiuepoke ne temis pri paradigmoj.

MiMalamasLaAnglan (Å vise profilen) 2019 9 17 19:08:23

Metsis:Pardonu, eble mi ne rimarkis, sed antaŭ vi parolas pri sintakso, ĉu vi jam decidis sur kiu paradigmo bazi la lingvon?
Ne, mi ne decidis. Kion vi proponas?

Tibake til toppen