Więcej

Nova parto de lernu! - Akcelilo por multlingveco

od Jev, 25 lutego 2020

Wpisy: 23

Język: Esperanto

StefKo (Pokaż profil) 6 marca 2020, 16:25:12

e_richard:Saluton,

Mi partoprenas la tradukon de la kurso al la franca. Al kiu mi povos sendis rimarkojn? (pri eraroj ekzemple, aŭ proponoj)

Mi havas alian demandon: kiel fari novan version de la PDF-ojn, post kiam ni ĝistatigis la tradukon?

Antaŭdankon
Emmanuelle
Kio estas "ĝistatigi"?
En kiu programo vi faris la redaktadon? Ĉu ne en Word?

Zam_franca (Pokaż profil) 6 marca 2020, 17:01:04

StefKo:
e_richard:Saluton,

Mi partoprenas la tradukon de la kurso al la franca. Al kiu mi povos sendis rimarkojn? (pri eraroj ekzemple, aŭ proponoj)

Mi havas alian demandon: kiel fari novan version de la PDF-ojn, post kiam ni ĝistatigis la tradukon?

Antaŭdankon
Emmanuelle
Kio estas "ĝistatigi"?
En kiu programo vi faris la redaktadon? Ĉu ne en Word?
Ĝis-dat-ig-i. (Fr) mettre à jour, (En) to update, (Pl) uaktualnić [laŭ la Esperanta-pola vortaro de lernu).

Simple e_richard misskribis.

Urho (Pokaż profil) 9 marca 2020, 11:43:11

Multlingva akcelilo finita – La paĝaro publikigita
Bonvolu legi la artikolon ĉe Eüropa Bulteno (la 200-a numero, 2/2020).

MiMalamasLaAnglan (Pokaż profil) 19 marca 2020, 19:12:38

Mi certe rigardos tion, kaj eble uzos ĝin.

Jev (Pokaż profil) 28 marca 2020, 15:58:37

La instrumaterialoj en PDF estas tradukitaj jam al 13 lingvoj. Grandan dankon al la tradukantoj. Se estas iuj dezirantoj traduki ilin al iuj aliaj lingvoj, bonvolu legi en la apuda forum-temo informojn por la tradukantoj.

opajpoaj (Pokaż profil) 31 marca 2020, 17:31:00

Ĉu Eŭropo - Erasmus+ reklamas pri tiu multlingva akcelilo ? (mi vane (aŭ malbone) serĉis...) Kurioze...

flanke (Pokaż profil) 2 kwietnia 2020, 03:46:01

Mi volas scii,ĉu la Teorio Nakamura estas bazita sur Zagreba Metodo kaj ĉu Zagreba Metodo estas la plej populara Esperanto-lerna metodo?

Metsis (Pokaż profil) 2 kwietnia 2020, 06:43:02

flanke:Mi volas scii,ĉu la Teorio Nakamura estas bazita sur Zagreba Metodo kaj ĉu Zagreba Metodo estas la plej populara Esperanto-lerna metodo?
Miascie La teorio Nakamura bazas sur la zagreba metodo, sed notu, ke la baza ideo de la metodo estas, ke oni instruu la 500 plej uzatajn vortojn kaj la oficialajn radikojn. Laŭ mia kompreno la metodo ne difinas ekz. la ekzemplojn aŭ tekstojn kiel instrui tiujn bazajn vortojn. Eble mi eraras.

Unu el la plej popularaj lernolibroj estas Esperanto per rekta metodo de Stano Marĉek. Estas pli ol 40 tradukoj de tiu libro. Fine notu, ke populareco ne garantias, ke iu libro estas la plej bona al vi.

flanke (Pokaż profil) 2 kwietnia 2020, 07:31:16

Metsis:

Ho,la oficialeco estas grava.
Bone.Kaj dankon!

Jxusteno (Pokaż profil) 2 kwietnia 2020, 15:50:59

Oficialeco praktike ne tre gravas: akceptiteco kaj komprenateco estas pli gravaj ol ĝi. Oni ja diras barmicvo, centaŭro, gejo, gojo, ĥedero, implici, islamo, kipao, mandragoro, mojosa, obteni, preventi, siklo ktp kvankam ili ne estas oficialaj. Ankaŭ la vortoj aĉo, enda, cico, ĉaro, ĝiri, judaismo, sledo, mapo, nul ktp iam ne estis oficialaj: por ke io oficialiĝi, tio uzendas.

Wróć do góry