Mergi la conținut

Oni umas je ajno

de ora knabo, 3 decembrie 2007

Contribuții/Mesaje: 11

Limbă: Esperanto

ora knabo (Arată profil) 3 decembrie 2007, 15:11:17

En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?

Matthieu (Arată profil) 3 decembrie 2007, 19:34:11

Ĝi ja estas gramatike korekta... Sed mi ne komprenas ĝin.

Mielo (Arată profil) 3 decembrie 2007, 20:44:58

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Ĉu se mi tradukos hungare, ĉu vi komprenos ? rido.gif

white knight (Arată profil) 4 decembrie 2007, 09:13:42

Ĝi ja estas gramatike korekta... Sed mi ne komprenas ĝin.
Ankaŭ mi ne!

Ĉu iu ajn povas traduki la frazon en la germanan aŭ anglan lingvon?

novatago (Arată profil) 4 decembrie 2007, 14:32:34

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Ĉu vi havas la kuntekston de la frazo?. Se estas tiel, bonvole sribu ĝin.

Ĝis novatago.

stefanspaul (Arată profil) 4 decembrie 2007, 17:27:52

Ĉu vi memorigas nomon de la libro?
Mi ne havas iun ideon kio tion povus signifi. demando.gif

Terurĉjo (Arată profil) 4 decembrie 2007, 21:01:20

ora knabo:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno". Ĉu ĝi estas gramatike korekta kaj, se jes, ĉu vi povus traduki ĝin en via gepatra lingvo?
Mi opinias, ke la traduko estas: "Oni okupiĝas pri io ajn" aŭ "Oni okupiĝas pri ajnaj aferoj". Ĉu estas pli kompreneble?
Ruse mi dirus: "Чем бы дитя ни тешилось rideto.gif".

white knight (Arată profil) 5 decembrie 2007, 13:06:34

"Oni okupiĝas pri ajnaj aferoj"
Ho jes, tio estas pli kompreneble.
Do germane estus: Man beschäftigt sich mit (irgend) etwas.
Bone!

Terurĉjo (Arată profil) 5 decembrie 2007, 19:14:17

OK:En iu libro mi vidis la frazon "Oni umas je ajno".
Terurĉjo:Ruse mi dirus: "Чем бы дитя ни тешилось rideto.gif".
Mia antaŭa traduko malbonis kaj ne plaĉas al mi, mi finfine trovis pli taŭgan:"...груши околачивают".
Mi feliĉas, ĉar mi nun konas ankoraŭ unu esperantan sakraĵon.

rosto (Arată profil) 6 decembrie 2007, 14:57:47

En Sibirio pli uzata estas "балду пинают".
Vi, Terurĉjo, bone klarigis.

Înapoi mai sus