Mergi la conținut

Enigmo pri lito

de sergejm, 25 februarie 2008

Contribuții/Mesaje: 41

Limbă: Esperanto

sergejm (Arată profil) 25 februarie 2008, 11:30:38

1: Tio estas mia lito!
2: Sed ĝi estas tro malgranda por vi!

Frankouche (Arată profil) 25 februarie 2008, 13:25:33

Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo ! rideto.gif

Filu (Arată profil) 25 februarie 2008, 14:28:53

Frankouche:
sergejm:1: Tio estas mia lito!
2: Sed ĝi estas tro malgranda por vi!
Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo ! rideto.gif
lango.gif

————————————————————

Aliaj eblaj respondoj:
- vi estas fakiro kaj dormas en sida pozicio (sur najllito);
- el "La senfina historio" (bonega romano verkita de Michael Ende): vi dum nokto iĝas roka kaj ne gravas, ĉu vi staras surpiede: same komforte estos via dormo;
- vi estas adepto de jogo, kaj same kiel katoj aŭ vulpoj enbuliĝas antaŭ ekdormi;
- via lito faldeblas.

Terurĉjo (Arată profil) 25 februarie 2008, 17:42:30

lulilo?

sergejm (Arată profil) 25 februarie 2008, 19:27:30

Terurĉjo:lulilo?
Bona respondo, iom simila al la mia, sed ne mia.

Ps: en la enigmo estas parolado inter 1 kaj 2.

horsto (Arată profil) 27 februarie 2008, 16:31:47

Estas lia lito, sed li ne plu dormas en ĝi.

Frankouche (Arată profil) 27 februarie 2008, 19:04:50

sergejm:
Terurĉjo:lulilo?
Bona respondo, iom simila al la mia, sed ne mia.

Frankouche:Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo !
Ci friponas! Honto! Ja friponisto! Mia respondo tre korektas !!

Pruvu min ke mi malpravas sal.gif

Miland (Arată profil) 27 februarie 2008, 19:22:58

Ĉu vi parolas pri lito por floroj aŭ japanaj bonsajaj arboj?

Terurĉjo (Arată profil) 27 februarie 2008, 21:47:23

Ĉu denove miskompreno estas?
Jen kion diras PoMEGo:
LITO - meblo aŭ kusenaro sur kiu oni kuŝas por dormi, ripozi. (temas ja pri homoj, certe).

Eta knabino, ludante kaj imagante sin pupo, povas diri al sia amikino pri pupa lito: jen mia lito.

sergejm (Arată profil) 28 februarie 2008, 06:00:53

Frankouche:
sergejm:
...
Frankouche:Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo !
Ci friponas! Honto! Ja friponisto! Mia respondo tre korektas !!
Pruvu min ke mi malpravas sal.gif
Ankaŭ interesa respondo, sed korekta respondo estas la Terurĉja:
Terurĉjo:Eta knabino, ludante kaj imagante sin pupo, povas diri al sia amikino pri pupa lito: jen mia lito
Sed "mia" estas multsignifa vorto: "mia lito" povas signifi "lito posedata de mi" aŭ "lito, en kiu mi dormas".
Unua knabino ankoraŭ ne komprenas la diferencon, sed la dua jes.

StephaSport pli frue donis la respondon en la babililo, sed kun la indico, ke oni jam babilis pri io simila al la respondo (pri pupoj) antaŭ ol mi aliĝis.

PS: Frankouche ludas vorton "vi", kiu povas signifi "vi unu (ci)" aŭ "vi ĉiuj".

Înapoi mai sus