Mergi la conținut

La tujmesaĝilo de lernu!

de Jev, 13 mai 2007

Contribuții/Mesaje: 28

Limbă: Esperanto

Jev (Arată profil) 16 mai 2007, 15:28:28

Andybolg:Sed kiam la virtualaj lecionoj funkcios? Neniam?
Ni nun laboras pri la virtuala klasĉambro.

galvis (Arată profil) 16 mai 2007, 17:29:51

sal,
Mi jam povis skribbabili iomete per la tujmesaĝilo.

----dankon----

Andybolg (Arată profil) 16 mai 2007, 19:10:59

Jev:
Andybolg:Sed kiam la virtualaj lecionoj funkcios? Neniam?
Ni nun laboras pri la virtuala klasĉambro.
Bonege, mi jam antaŭĝojas!
Ĉu ankaŭ estos lecionoj, en kiuj oni nur rajtas paroli Esperante?

Jev (Arată profil) 16 mai 2007, 19:19:20

Andybolg:Bonege, mi jam antaŭĝojas!
Ĉu ankaŭ estos lecionoj, en kiuj oni nur rajtas paroli Esperante?
Verŝajne.

Terurĉjo (Arată profil) 20 mai 2007, 08:55:38

Eĉ kiam neniu skribas en la mesaĝilo, nek sendas mesaĝojn, tamen konekto konstante funkcias kaj trafiko pligrandiĝas. Kial? Ĉu la tujmesaĝilo mem interŝanĝas interne en la Reto?

Jev (Arată profil) 21 mai 2007, 16:23:54

Terurĉjo:Eĉ kiam neniu skribas en la mesaĝilo, nek sendas mesaĝojn, tamen konekto konstante funkcias kaj trafiko pligrandiĝas. Kial? Ĉu la tujmesaĝilo mem interŝanĝas interne en la Reto?
La tujmesaĝilo de tempo al tempo sendas informojn al la servilo pri tio, ke vi ĉeestas kaj kontrolas, kiuj aliaj ĉeestas.

Terurĉjo (Arată profil) 21 mai 2007, 20:19:29

Sub la fenestro de la tujmesaĝilo troviĝas insigno de laŭtparolilo. Krom stranga sono mi nenion aŭdas. Kiu celo estas de la parolilo?

Jev (Arată profil) 21 mai 2007, 20:54:24

Terurĉjo:Sub la fenestro de la tujmesaĝilo troviĝas insigno de laŭtparolilo. Krom stranga sono mi nenion aŭdas. Kiu celo estas de la parolilo?
Per ĝi oni povas malŝalti sonon.

Terurĉjo (Arată profil) 23 mai 2007, 20:47:53

Ĉu ĝuste estas: Krom strangan sonon mi nenion aŭdas?

www (Arată profil) 27 mai 2007, 02:06:20

Mi ŝategas vidi kion la tujmensaĝilon denove funcias. lango.gif
Mi pensas kio la tujmensaĝilo tre bone funkcias. Dankon al cjuj kiuj faras ĉi tiun paĝon per donu nin la ĝojon el uzi denove la tujmensaĝilon. sal.gif

Înapoi mai sus