К содержанию

(tiu?) ĉi + substantivo

от ora knabo, 26 июля 2007 г.

Сообщений: 16

Язык: Esperanto

ora knabo (Показать профиль) 26 июля 2007 г., 20:51:51

Kio estas pli korekta?
ekzemple: "tiu ĉi virino estas bela" aŭ "ĉi virino estas bela". Ĉu mi devas uzi "tiu" en ĉi (tiu) ekzemplo?
Dankon rido.gif

mnlg (Показать профиль) 26 июля 2007 г., 22:22:33

Laŭ mia sperto, oni ĉiam laŭeble uzu "tiu". Mi nur vidas uzadon de "ĉi", sen "tiu", kiam temas pri kunmetaĵo en adverbo, kiel ekz. "ĉinokte", "ĉimonate", ktp.

黄鸡蛋 (Показать профиль) 27 июля 2007 г., 1:21:24

Kiam oni uzas "ĉi" en kunmetaĵo, necesas uzi kiel "ĉi-nokte", "ĉi-jare", ktp. Kaj "ĉi-" povas esti antaŭ multaj vortoj, tio estas, oni povas diri "ĉi-tablo", "ĉi-komputilo", k.a. Sed oni ne povas uzi "ĉi" sen "ti?" aŭ "ĉi?" kiel vorton. Do oni povas skribi kiel "ĉi-virino estas bela" aŭ "ĉi tiu virino estas bela" aŭ "tiu ĉi virino estas bela", sed ne "ĉi virino estas bela".

Sxak (Показать профиль) 27 июля 2007 г., 14:15:06

Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif

ora knabo (Показать профиль) 27 июля 2007 г., 17:24:57

Dankon por tiuj ĉi respondoj / ĉi-respondoj okulumo.gif

ora knabo (Показать профиль) 27 июля 2007 г., 17:27:57

Ŝak:Jes, Ĉino, kies nomon mi ne povas legi estas prava ridulo.gif
Do ??? estas Ĉinoj shoko.gif
Mi pensis ke mia komputilo ne funkcionas bone lango.gif

Terurĉjo (Показать профиль) 27 июля 2007 г., 17:37:38

Diference de Ŝak mi povas legi ĉine.
Vidu: 黄鸡蛋. lango.gif

黄鸡蛋 (Показать профиль) 28 июля 2007 г., 7:13:48

ora knabo:Do ??? estas Ĉinoj shoko.gif
Mi pensis ke mia komputilo ne funkcionas bone lango.gif
Tio devas esti "funkcias"...
Kaj via komputilo ja ne funkcias tre bone~~ lango.gif Ĉu eble tio estas tro malnova?

ora knabo (Показать профиль) 2 августа 2007 г., 15:01:19

Kial mi skribis "funkcionas"? demando.gif
Kial Ĉinoj povas legi latinajn leterojn sed mi ne povas legi iliajn? Ne justas malgajo.gif

Terurĉjo (Показать профиль) 2 августа 2007 г., 17:44:49

ora knabo:Kial mi skribis "funkcionas"? demando.gif
Kial Ĉinoj povas legi latinajn leterojn sed mi ne povas legi iliajn? Ne justas malgajo.gif
Unue: ŝajnas, ke via komputilo tiam misfunkciis, funkciis parte, one, tial ĝi funkcionis. lango.gif
Due: mi opinias, ke nur kelkaj ĉinoj - profesoroj de la latina lingvo, povas legi latinajn leterojn. Sed tio ja estas ĉie, ne nur en Ĉinio. Ankaŭ mi ne povas legi la leterojn, pri kio mi verdire ne tre bedaŭras.
Trie: la literojn latinajn scias preskaŭ la tuta mondo pro usonaj filmoj kaj afiŝoj, reklamo kaj lerneja klerigado, dum kiu la literoj estas ofte uzataj, ankaŭ en Ĉinio.
Per kiuj literoj oni skribas kroate?
Krome: Kiel oni tajpas ĉine

Наверх