Esperanto-movado kaj EU
от diogotux, 3 октября 2007 г.
Сообщений: 9
Язык: Esperanto
diogotux (Показать профиль) 3 октября 2007 г., 20:22:13
Legu en via patra lingvo: http://www.2-2.se/
mastro Jano (Показать профиль) 5 октября 2007 г., 17:28:31
Jes (Показать профиль) 5 октября 2007 г., 20:11:26
Kaj nun, hodiau oni bezonas tradukti almenaŭ 25 MALSAMAJN LINGVOJN!!
Oni scias ke tio okazas multa elspezado da monon ĉiu tage!! Evidente, Ĝi estas iome malesperiganta!!
Tial, mi sendis leteron al Europa Parlamento proponinte la Esperanto kiel Lingvo en la Parlamento (tiel, oni ne bezonus elspezi tro da monon kaj oni povus uzi alie!) Sed... ĝis nun, mi ne ricevis respondon, nek... nenion. (mi jam sendis leteron antaŭ unu jaro)
Ĉu eble ili pensas ke nure mi scias esperanton?
ora knabo (Показать профиль) 5 октября 2007 г., 21:37:51
Jes:Oni scias ke tio okazas multa elspezado da monon ĉiu tage!! Evidente, Ĝi estas iome malesperiganta!!Sed tio ne estas tiel simple. Imagu: Oni skribis ion en hungara lingvo, kaj tradukis tion en Esperanto (tre malsimila al hungara), kaj poste tradukis la Esperantan tradukon en ekzemple la pola (tre malsimila al Esperanto). Se oni uzus tiun ĉi manieron, oni povus perdi multe da senco de skribita teksto, ĉu ne? Do, traduki el hungara en pola estus pli bone, kaj la rezulto estus pli korekta. Bedaŭrinde, pli multekosta.
Tial, mi sendis leteron al Europa Parlamento proponinte la Esperanto kiel Lingvo en la Parlamento (tiel, oni ne bezonus elspezi tro da monon kaj oni povus uzi alie!)
Mi ankaŭ volas ke Eŭropanoj (kaj mondanoj) havu komunan lingvon, sed oni ne povas tuj komenci kun Esperanto. Laŭ mia opinio, unue la pli granda parto da Eŭropanoj devus ellerni Esperanton (por ke la hungara-esperanta-pola afero ne okazu).
Mi ja esperas ke mia mesaĝo estas tute komprenebla, ĝis nun mi skribis nur pri simplaj aferoj.
Terurĉjo (Показать профиль) 6 октября 2007 г., 3:16:19
Kiu spertis baki krespojn, tiu komprenos.
Temas ja, ke dekomence ĉiuj tekstoj (prelegoj, raportoj kaj tiel plu) estu skribataj (parolataj, kreataj) en Esperanto kaj nur poste tradukotaj en diversajn lingvojn.
Kiom da jaroj, kara Ora knabo, vi lernas kaj uzas Esperanton? Ĉu tio povas kompariĝi kun, ekzemple, la tempo de via lernado de la angla (la germana, la itala aŭ la rusa - mi ne scias, kiun lingvon vi lernis).
Sendube, ke, por klare kaj kompreneble ekspliki en Esperanto viajn opiniojn en via lasta mesaĝo, vi bezonis malpli da tempo kaj obstineco pri lernado de la lingvo, ol vi elspezus ilin por fari la samon en iu nacia (ne via gepatra) lingvo.
Eĉ post jarduono de uzado de Esperanto en komunaj rilatoj en EU oni sentus grandegan utilegon de tia uzado.
Kialoj de la malo (ke Esperanto ne fariĝis la komuna lingvo) estas politikaj, ideologiaj kaj financaj. Mi ne ekskluzivas, ke la kialoj ofte estas personaj, ĉar multaj homoj estas tre pigraj.
Ĉu la frazoj en mia mesaĝo ŝajnas al iu tro longaj?
ora knabo (Показать профиль) 6 октября 2007 г., 12:23:16
Terurĉjo:Jes, kun tiu ideo mi konsentas. Sed, kiel mi diris, por skribi ĉiujn tekstojn originale en Esperanto, multaj homoj devas ĝin scii.
Temas ja, ke dekomence ĉiuj tekstoj (prelegoj, raportoj kaj tiel plu) estu skribataj (parolataj, kreataj) en Esperanto kaj nur poste tradukotaj en diversajn lingvojn.
Ĉu la frazoj en mia mesaĝo ŝajnas al iu tro longaj?
La frazoj ne ŝajnas tro longaj al mi
Gerusa (Показать профиль) 26 октября 2007 г., 13:55:16
"La persono ke scias kio la esperanto reprezentas, havas ŝuldon de ĝin divastigi" (Leo Tolstoy). Ĉu vi interakordas??
Terurĉjo (Показать профиль) 27 октября 2007 г., 1:35:59
Forigita granda parto en la rusa, kiu ne havis tradukon al Esperanto.
И потому изучение эсперанто и распространение его
есть несомненно христианское дело, способствующее установлению Царства Божия, того дела, которое составляет главное и единственное назначение жизни человеческой. "
Mi tradukis nur la lastan parton, kiel la plej gravan.
Tial lernado de Esperanto kaj ties disvastigado estas sendube kristana afero, kontribuanta al starigo de Regno Dia, de tiu afero, kiu estas ĉefa kaj sola destino de vivo homa.
Matthieu (Показать профиль) 27 октября 2007 г., 8:41:22