Plaĉi
от guyjohnston, 26 марта 2008 г.
Сообщений: 62
Язык: Esperanto
Taciturn_ (Показать профиль) 27 марта 2008 г., 20:31:21
Miland (Показать профиль) 27 марта 2008 г., 21:03:44
Filu:Vi certe komprenis, ke multaj ĉi tie tre firme kredas je la netransitiveco de "plaĉi" .. Tute certe tiu (akuzitiva) formo maloftege uziĝas..Nu, ni ne malŝparu tempon debati pri bagatelaĵoj. La efektiva uzado de la vorto gravas pli ol ĝia klasifiko. Ĉu oni kredas ke plaĉi estas transitiva aŭ ne, certe ĝi preskaŭ ĉiam estas sekvata de al plus iu aŭ io. Por uzi ĝin ĝuste, nia pozicio pri ĉi tiu debato ne gravas . Do, amiko, iru en paco kaj bonan nokton!
Jasminka (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 13:16:18
"Plaĉi" definitive estas netransitiva.
Sed aliflanke oni rajtas uzi N anstataŭ "al", kaj tial ekzemple "Via nova robo plaĉas min" estas tute ebla frazo (eĉ se ege nekutima) anstataŭ la normala "Via nova robo plaĉas al mi".
Sed tamen "plaĉi" estas netransitiva. En tiu frazo "min" ne estas rekta objekto. Tie "min" estas egala al "al mi". Tial oni ne povas diri: Mi estas plaĉata de via nova robo.
Taciturn_ (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 13:33:23
Jasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:Mi tute konsentas al Vi,ke "plaĉi" estas netransitiva.Tamen,se ni iras permesi uzadon de la akuzativo ( kaj mi pensas ke tio nur faros la lingvon pli bonuzabla ),Do, neniu problemo ankaŭ ne devus esti pro la uzado de la forma pasiva.Almenaŭ por teni la lingvon regula .
"Plaĉi" definitive estas netransitiva.
Sed aliflanke oni rajtas uzi N anstataŭ "al", kaj tial ekzemple "Via nova robo plaĉas min" estas tute ebla frazo (eĉ se ege nekutima) anstataŭ la normala "Via nova robo plaĉas al mi".
Sed tamen "plaĉi" estas netransitiva. En tiu frazo "min" ne estas rekta objekto. Tie "min" estas egala al "al mi". Tial oni ne povas diri: Mi estas plaĉata de via nova robo.
mnlg (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 13:47:52
Jasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:Iom tristigas min ke oni devis malkomfortigi Bertil:n pro ĉi tiu temo...
Taciturn_ (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 14:15:43
mnlg:Do,tiel, ni plu ne demandu lin pri io por ne malkomfortigi lin kaj vin. La novlernantoj kaj lernintoj devas komprendi ĉion ili-mem.hahahhaJasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:Iom tristigas min ke oni devis malkomfortigi Bertil:n pro ĉi tiu temo...
Jasminka (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 14:28:17
mnlg:Bertilo estas tre bonkora, li ĉiam (laŭeble) respondas niajn stultajn demandojn.Jasminka:Respondo de Bertilo rilate al ĉi tiu temo:Iom tristigas min ke oni devis malkomfortigi Bertil:n pro ĉi tiu temo...
Miland (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 14:36:01
Tamen mi akceptas ke aliaj Akademianoj estas bonkoraj, ĉu ili kredas je transitivecon de plaĉi aŭ ne.
mnlg (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 14:43:45
Jasminka:Bertilo estas tre bonkora, li ĉiam (laŭeble) respondas niajn stultajn demandojn.Vi certe pravas. Tamen mi opinias ke homoj kun tiaj cerboj devus okupiĝi pri malpli stultaj demandoj; alie ili malŝparas sian kapablon
Taciturn_ (Показать профиль) 28 марта 2008 г., 15:08:26
mnlg:hahahaha vi min ridegigas de pli al pli.Jasminka:Bertilo estas tre bonkora, li ĉiam (laŭeble) respondas niajn stultajn demandojn.Vi certe pravas. Tamen mi opinias ke homoj kun tiaj cerboj devus okupiĝi pri malpli stultaj demandoj; alie ili malŝparas sian kapablon
Ĉu,entute,estas stultaj demandoj, se oni ne scias, sed volas scii?