К содержанию

ĉu tabelvortoj devas korespondi??

от Darth_Vader, 3 мая 2021 г.

Сообщений: 7

Язык: Esperanto

Darth_Vader (Показать профиль) 3 мая 2021 г., 0:14:46

Mi legas la libron "Princino de Marso", kaj jen, unu frazo de ĝi:

"la konstruaîo estas tiel bela, kian la homa okulo iam vidis."

Ĉu ĝi devus esti "la konstruaîo estas tia bela, kian la homa okulo iam vidis." ?

mi kredis ke vi devus uzi la tabelvorton kiu korespondas kun la alia tabelvorto.

Ĉu mi malpravas?? Ĉu ili ne necese devas korespondi??

Frano (Показать профиль) 3 мая 2021 г., 6:33:07

https://vortaro.net/#tiel
ekz. li estas tiel forta, kiel mi (Z); mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (Z).

sergejm (Показать профиль) 3 мая 2021 г., 7:04:59

Kiel sonas ĉi tiu frazo en la angla originalo?

Altebrilas (Показать профиль) 3 мая 2021 г., 8:02:04

"kian" ne korespondas al "tiel", sed al "tiel longan", kio esprimas econ.
mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (Z).
Oni vidas tion, transformante la frazon: Videble, "tempon" estas subkomprenita (alikaze mankus objekto):
mi konas lin tiel longan tempon, kian tempon povas ampleksi mia memoro
Aŭ, izolante la duan subfrazon:
Mia memoro povas ampleksi (ne pli ol) tian tempon.

Darth_Vader (Показать профиль) 23 мая 2021 г., 18:32:51

sergejm:Kiel sonas ĉi tiu frazo en la angla originalo?
sergejm por respondi vian demandon:

"the building is as beautiful as any human eye has ever seen"

Darth_Vader (Показать профиль) 23 мая 2021 г., 18:37:28

Altebrilas:"kian" ne korespondas al "tiel", sed al "tiel longan", kio esprimas econ.
mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro (Z).
Oni vidas tion, transformante la frazon: Videble, "tempon" estas subkomprenita (alikaze mankus objekto):
mi konas lin tiel longan tempon, kian tempon povas ampleksi mia memoro
Aŭ, izolante la duan subfrazon:
Mia memoro povas ampleksi (ne pli ol) tian tempon.
dankon. Kie en la PMEG temas pri tio ĉi??

Altebrilas (Показать профиль) 23 мая 2021 г., 21:13:08

Mi ne scias, la citaĵo troveblas tie:
https://dvd.ikso.net/revo/art/tiel.html

fine de la paragrafo a).

Mi ankaŭ supozas, ke Zamenhof ne konsultis PMEG (-n). okulumo.gif

Наверх