Till sidans innehåll

Murdisto-limakoj

av AlfRoland, 26 juli 2009

Meddelanden: 4

Språk: Esperanto

AlfRoland (Visa profilen) 26 juli 2009 12:06:38

Dum la lastaj jaroj aperis nova specio de limako en Svedio. Amaskomunikiloj kiel ĉiam ne havis komprenon pri ĝustaj dimensioj sed tuj nomis ĝin murdisto-limako. Laŭ mia scio ili ankoraŭ ne murdis iun, sed ili havas tre bonan apetiton je ĝardenaj kreskaĵoj, precipe laktukoj. Pro tio ili estas malŝatataj inter ĝardenistoj. La limako estas bruna kaj laŭ onidiro ĝi devenas el Hispanio, oni ankaŭ nomas ĝin Hispana arbara limako.

Ĉu tiaj limakoj estas problemo en alilandaj ĝardenoj kaj ĉu iu scias kiel limigi la nombron de ili?

robinast (Visa profilen) 26 juli 2009 12:31:53

AlfRoland:Dum la lastaj jaroj aperis nova specio de limako en Svedio....
Ĉu tiaj limakoj estas problemo en alilandaj ĝardenoj kaj ĉu iu scias kiel limigi la nombron de ili?
La "murdisto-limako" aperis ankaŭ en Estonio - sed ĝis nun ĝi ne problemiĝis. Tiel mi ne scias kiel limigi la nombron de ili. Ĉu ili jam kaŭzas problemojn en Svedio?

Amike,
Harri.

AlfRoland (Visa profilen) 26 juli 2009 13:10:33

robinast:
AlfRoland:Dum la lastaj jaroj aperis nova specio de limako en Svedio....
Ĉu tiaj limakoj estas problemo en alilandaj ĝardenoj kaj ĉu iu scias kiel limigi la nombron de ili?
La "murdisto-limako" aperis ankaŭ en Estonio - sed ĝis nun ĝi ne problemiĝis. Tiel mi ne scias kiel limigi la nombron de ili. Ĉu ili jam kaŭzas problemojn en Svedio?

Amike,
Harri.
Mi mem ne estas hobia ĝardenisto, do por mi ne estas problemo, sed multaj homoj plendas ke ili formanĝas ĉiujn verdan en la ĝardenoj. Kelkaj provas droni ilin per biero kaj aliaj fortondras kiom eble plej multaj el ili. Eble la problemo ne estas tro granda.

fizikisto (Visa profilen) 28 juli 2009 21:09:31

AlfRoland:
Kelkaj provas droni ilin per biero ...
Mia bopatrino agas tiamaniere. Oni fosas malgrandan truon en la tero kaj metas pladon ene. En la pladon oni verŝas iom da biero. Ne forgesu elpreni la dronintajn limakojn...

Tillbaka till toppen