Al la enhavo

Fermita

Seksa markado en diversaj lingvoj

de nornen, 2017-novembro-29

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-05 17:03:54

En Esperanto 'sekretario' kaj 'naturisto' taŭgas por ambaŭ seksoj.
Do, singulara 'ge-' taŭgas nur por gepatro, gefilo, gefrato, gereĝo kaj similaj.

En rusa lingvo eblas vorto 'программистка' - 'programistino', sed en dokumentoj eblas nur 'программист' -'programisto', kiu estas ambaŭseksa.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-06 00:06:53

Kompreneble, sed mi aludas al la nuna modo en Francio (kaj eble alilande) skribi la vortojn kun punktoj por montri, ke oni ja atentas pri ambaŭ seksoj: "instituteur.trice.s" ("instruisto.ino.j"), kun la rezulto, ke la lingvo iĝas tute nekomprenebla. Kiel se al la franca lingvo mankus rimedoj por esprimi alimaniere respekton al virinoj.

En esperanto, oni povas tutsimple diri "instruisto" se la sekso estas komprenebla el la kunteksto, aŭ ne gravas. "virinstruisto" signifas "ekskluzive vira", "instruistino" "ekskluzive virina", kaj "*geinstruisto" por insisti pri tio, ke povas temi pri ambaŭ.

Neeblo libere diri "la libreto de la *geknabo devas esti subskribita de *gepatro" ŝajnas al mi mallogika.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-06 06:39:35

sergejm:En Esperanto 'sekretario' kaj 'naturisto' taŭgas por ambaŭ seksoj.
Do, singulara 'ge-' taŭgas nur por gepatro, gefilo, gefrato, gereĝo kaj similaj.
gebelo, geforto, geĉeo, gea kontraŭe al geja

Vi vidas, ke "ge-" ne nur diras ion pri seksoj, sed ankaŭ, ke la sekva vorto esprimas "personon",
kiel tion faras ankaŭ la sufiksoj "-in-" kaj "-ul-"

ridulo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-06 17:30:37

gebelo kaj alia viaj ge- vortoj (krom gea) estas malĝustaj. Belo signifas beleco, ĝi ne povas esti ino aŭ viro, kaj do geulo; sed estas ina kaj vira beleco kaj do gea beleco.
Bela homo estas belulo. Sufikso -ulo ne havas seksan markadon, do en gebelulo ge- estas superflua.
Kaj aldone, rusa 'грязнуля' - malpurulo ankaŭ taŭgas por ino kaj viro.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-06 19:12:59

En la germana oni povas diferenci inter "belo" kaj "beleco".

Kaj la sistemo:

gebelo por nedifinita sekso
belulo por difinita sekso vira
belino por difinita sekso ina

estas sistemo, kiu hodiaŭe certe plaĉus al iu aŭ alia pro sia eleganta seksa egalbalanceco.

Kaj vi mem uzis ekzemple "ina kaj vira", malgraŭ la fakto, ke "-in-" ne estas memstara vorto sed sufikso. Do oni vidas: Esperanto per malrapidaj paŝoj povas adaptiĝi al la moderno.

Ofte homoj oni ankaŭ diras ekz. "ege" anstataŭ "tre", la sama metodo.

Krome: ne "belo" ricevas sekson per "ge-", same kiel "belo" ne ricevas sekson per "-ul"

belulo estas viro, kiu estas karakterizita per beleco, kaj simile:
gebelo povus esti persono, kiu estas karakterizita per beleco.


Kaj se praktike "-ul" estus egale uzata por viroj kaj inoj, oni povus same diri:

"Belegulo staris ravita antaŭ la bildo en la muzeo. Ŝi preskaŭ ne aŭdacus spiri por ne disturbi la magion de la momento".

"Belegulo staris ravita antaŭ la bildo en la muzeo. Li preskaŭ ne aŭdacus spiri por ne disturbi la magion de la momento".

Ekde la komenco de Esperanto oni dirus "Belegulino" kaj hodiaŭ oni dirus ankaŭ "Belegino". Do praktike na "-ul-" oni uzas aŭ por homo aŭ por viro, sed ne por ino.

Mi ŝatas mian ideon ridulo.gif Oni ekzemple evitas enkonduki tute novan sufikson "-iĉ-" por vira sekso.

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-07 01:41:46

Ŝajnas al mi, ke multaj ĉi tie maltrafas la punkton. Plejparte kaj plejtempe oni bezonas neniun specialan markadon. Instruisto estas homo, kiu instruas. Belulo estas homo, kiu estas bela. Sekretario estas homo, kiu laboras kun oficejan taskoj. Ĉu ne en tiuj maloftaj okazoj, en kiuj oni bezonas marki sekson, sufiĉas uzi antaŭstarantajn adjektivojn, vira/virina, malina/ina?

sergejm (Montri la profilon) 2017-decembro-07 04:28:24

Metsis, estas nome tiel kiel vi diras. Tio imitas konduton de natura lingvo, nur iomete simpligita - mankas tiaj okazoj, kiel germana 'das Mädchen' (la knabino) kiu estas 'es' (ĝi) anstataŭ 'sie' (ŝi), ĉi tiu mankas en aliaj lingvoj, ekz. 'girl' estas 'she' angle. Sed infano estas ĝi en multaj lingvoj (ekz. ruse 'дитя', angle 'child'), do tiel restas en Esperanto.
Provoj de simpligi la aferon en esperantidoj kaj en kadroj de Esperanto, fakte nur malsimpligas la aferon, kiam parolanto ĉiam devas pensi, ĉu li (jen ĉi tie la parolanto devas ekmemori tion kaj uzi 'ri' aŭ aldoni 'aŭ ŝi') volas uzi seksan markadon ĉi tie aŭ ne.

nornen (Montri la profilon) 2017-decembro-07 14:55:33

Dankon pro via helpo.

Reen al la supro