Tin nhắn: 35
Nội dung: Esperanto
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 22:46:19 Ngày 08 tháng 3 năm 2007
Mielo:Terurĉjo:Mi volas korekti viajn erarojn, ĉar mi estas malbonkora, tamen blanka kaj lanugeca.Ej-ej Terurĉjo !
Mi komencis lerni Esperanton pro mia amato. Lia Esperanta nomo estis (kial estis?) Abelo, li diris, ke mi estas por li pli ol mielo.
Mi ĝojas ke mi konis la lingvon Esperanto kaj ŝatus ke ĝi estu la universala lingvo.
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 00:15:33 Ngày 09 tháng 3 năm 2007
Sed tio estas mi. Mi ne ofte eksterlandiĝas, preskaŭ ne parolas kun alilingvanoj.
En nia lando estis la unika situacio: ĉiu persono sciis, ke en ĉiu punkto, parto de la lando li estas komprenita kaj paroleblas, se li parolis ruse. Parenteze, en nia lando oni parolas per pli ol cent lingvoj. (En aliaj multnaciaj landoj ekzistas siaj internaciaj lingvoj).
Multaj personoj parolas, ke nun tiu internacia lingvo estas la angla. Verŝajne. Legu la temon pri la Usona lingva imperiismo! Oni diras, ke la plej disvastiĝinta lingvo en la mondo estas la malbona angla.
Due sed, mi lernis la anglan en lernejo, en instituto kaj poste, sed mi ne riskas skribi angle en tiu ĉi forumo.
Mi bone scias niajn homojn, sed min interesas opinioj kaj pensoj de alilandanoj. Scivolema mi estas. Tiun eblecon donas al mi Esperanto kaj mia komputilo. Nun mi povas interskribi kun multaj diverslingvaj homoj, ekscii, ke en Venesuelo brulegas la greso, ke Mendacapote estas fremdulo kaj insulano same kiel Islander, ke Mielo ricevis "the love machine", ke Pastorant scias eĉ la Ĉerokan lingvon krom multaj aliaj kaj ke posedo de Esperanto de preskaŭ ĉiuj Lernu!-anoj estas terura.
Vi demandas, kial mi lernas Esperanton?
Por korekti viajn erarojn,
ĉar mi estas malbonkora,
sed blanka kaj lanegeca!
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 08:25:42 Ngày 10 tháng 3 năm 2007
Andybolg (Xem thông tin cá nhân) 09:46:05 Ngày 10 tháng 3 năm 2007
Mi ankaŭ pensas ke pli multaj personoj povas lerni la mondan lingvon.
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 12:25:10 Ngày 10 tháng 3 năm 2007
Sed mi ne timas minacojn, ĉar mi estas Terurĉjo, grandega kaj terurega.
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 12:31:28 Ngày 10 tháng 3 năm 2007
Andybolg:Mi eklernis Esperanton ĉar mi interesiĝas pri aliaj lingvoj.Kiun mondan lingvon? Ĉu la ĉinian? Ĉinie parolas la kvinono de la homaro.
Mi ankaŭ pensas ke pli multaj personoj povas lerni la mondan lingvon.
Eble vi skribis pri la Internacia lingvo - Esperanto?
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 15:46:31 Ngày 10 tháng 3 năm 2007
Ĉu vi konas la desegnfilmon "Nu, stopu !" ?
Terurĉjo (Xem thông tin cá nhân) 17:12:35 Ngày 10 tháng 3 năm 2007
Nur post multaj jaroj depost mia infanaĝo mi vidis, televidis (Mielo, parenteze, spekti televidon=televidi, mi televidis, vi televidas, ili estos televidintaj, mi antaŭ nelonge malkovris Amerikon por mi) "Tom and Jerry"-on (ĉu mi ĝuste skribis angle-Esp-te?). Sed pri tio ni devas skribi en via fadeno.
Unuaj violoj estas ĉarmaj. Dankon!
Mi ne adiaŭas.
Mielo (Xem thông tin cá nhân) 18:17:04 Ngày 10 tháng 3 năm 2007
Mi ĝojas, ke vi plaĉas miajn violojn. Nu, mi kredas, ke ni estas "off" ĉi tie denove. Pardonon !
(Kial vi ne adiaŭas ????)
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 19:00:18 Ngày 10 tháng 3 năm 2007