Mesaĝoj: 28
Lingvo: Esperanto
Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 05:57:16
Al RiotNrrd: Formale, la radiko korekt- estas adjektiva. Do ĉiuj viaj pensoj estas tute misaj.
Tiel eblas verbigi nur adjektivajn radikojn, sed la radiko korekt ne estas adjektiva.
Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 06:03:12
RiotNrrd:la letero estas ama
SED
La diraĵo estas ĝusta.
La diraĵo ĝustas.
La diraĵo estas korekta.
La diraĵo... KOREKTAS?
la letero amas???
ĉu oni ne povas diri ankaŭ "ama letero"? aŭ ama letero amas?
Via modelo ne funkcias simple ĉar korekt estas verba radiko. Kaj ĝi ne funkcias kun multaj aliaj verbaj radikoj
RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 07:24:51
Filu (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 15:20:08
Laŭ ReVo, tiu adjektivo difiniĝas kiel: "enhavanta erarojn".
Maligante tiun vorton, oni trovas "korekta", kiu do logike devus difiniĝi kiel: "enhavanta neniun eraron". Ĉu logikus, ke estus korekta nur tiu aĵo, kiu unue enhavis erarojn? Laŭ mi ne...
Espi (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 19:10:10
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
mnlg (Montri la profilon) 2007-oktobro-13 22:51:08
Espi:Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.Mi scias.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
Sxak (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 03:17:06
Espi:Ĉu???
Transitiva verbo ja bezonas suplementan objekton.
Nur la subjekto ne sufiĉas.
http://bertilow.com/pmeg/aldonoj/gramatika_vortare...
PMEG:Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata “transitiva verbo”. Vidu senobjekta verbo.notu, ke tie ne temas pri DEVO havi objekton, nur pri povo
http://www.steloj.de/esperanto/fabeloj2/sambuko.ht...
Zamenhof:Lia patrino lin senvestigis, enlitigis lin, kaj ŝi enportigis la temaŝinon, por kuiri por li bonan tason da sambuka teo, ĉar ĉi tiu varmigas.Trovu objekton por la grasa transitiva verbo varmigi
Ĉevalo (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 04:49:08
Ŝak:Trovu objekton por la grasa transitiva verbo varmigiTeo varmigas korpon.
Ĉu ne?
Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 06:11:39
Krome, opinias mi, varmigas teo ne korpon, sed tripon aŭ internon de la korpo.
Kara Filu, ĉu similas frazoj miaj al skribmaniero via?
Post esplorado de diversaj fontoj mi certas, ke la vorto "korekta" dekomence ne estas senerarigita, sed ĝusta, dume la verbo "korekti" signifas senerarigi. Ĉu iometa paradokso en Esperanto? Jes.
Ĉevalo (Montri la profilon) 2007-oktobro-14 10:03:37
Terurĉjo:Kelkajn minutojn serĉis mi "korpon" en la frazo de Zamenhof, sed ne sukcesis. Ŝak ja ĝuste menciis pri povo, ne devo.Efektive, teo povas varmigi ankaŭ aeron, kaj devas fari tion, se teo ne estas malvarma.
Krome, opinias mi, varmigas teo ne korpon, sed tripon aŭ internon de la korpo.
Sed por homo ĝi kutime kaŭzas la varmigan efikon.