去目錄頁

Faciligi vidigon de ensalutintaj uzantoj ĉe "Lernu!"

Dominique, 2008年2月2日

讯息: 2

语言: Esperanto

Dominique (显示个人资料) 2008年2月2日下午9:04:43

Estas laŭ mi iom malfacile vidigi, kiom da uzantoj estas ensalutintaj ĉe la retejo de "Lernu!".

Ĉu ne indus aldoni ligilon en la ĉefa paĝo mem de "Lernu!", kiu montrus ion kiel "Ensalutintaj uzantoj: 46"?

Eble tio instigus pli da homoj al ensaluto. Estus nur eta informo en la ĉefa paĝo, sed estus sufiĉe utila, malkiel la listo de naskiĝtagoj, kiu estas nun granda pro la kreskanta nombro de uzantoj, kaj ne sufiĉe utila por aperi sur la ĉefa paĝo (ĝi uzas tro da spaco).

ritarita (显示个人资料) 2008年2月2日下午9:11:39

Dominique:Ĉu ne indus aldoni ligilon en la ĉefa paĝo mem de "Lernu!", kiu montrus ion kiel "Ensalutintaj uzantoj: 46"?
Mi konsentas.

Eble ankaŭ utilus legi en la ĉefa paĝo ion kiel
"En la babilejo nun ĉeestas 6 uzantoj".

回到上端