Adiaŭ
从 guyjohnston, 2008年8月7日
讯息: 22
语言: Esperanto
guyjohnston (显示个人资料) 2008年8月7日上午2:42:36
FrankoVoglero (显示个人资料) 2008年8月7日上午7:17:08
guyjohnston:Saluton, kial oni diras "saluton", sed "adiaŭ" anstataŭ "adiaŭon"?Mi lernis, ke oni diras ankaŭ bonan tagon, por tio ke bonan tagon estas mallongigo por "Mi deziras bonan tagon al vi". Certe estas iomete same kun Saluton.
Adiaŭ - Verŝajne, por tio ke Adiaŭ ne estas normala vorto . Mi ne vidas -i -o -a post la vorto. Tamen mi pensas ke vi povas ankaŭ diri bonan adiaŭon.
Kio aliaj esperantistoj pensas?
Bonan adiaŭon
Frank
Taciturn_ (显示个人资料) 2008年8月7日上午11:10:59
guyjohnston:Saluton, kial oni diras "saluton", sed "adiaŭ" anstataŭ "adiaŭon"?Ĉar la Esperanto ne estas vere regula en multe da kazoj.Nun vi devas aŭ akcepti ĝin kun ĉiaj siaj nereguloj aŭ lerni ion ajn alian,aŭ krei vian propran lingvon
Miland (显示个人资料) 2008年8月7日下午1:22:47
guyjohnston (显示个人资料) 2008年8月7日下午3:02:33
Miland:Efektive, E-istoj ne kutime diras 'Adiaŭ'. Ili diras 'Ĝis revido!' Mi neniam ajn audis 'Adiaŭ' dum la lasta Universala Kongreso en Nederlando, sed mi uzis kaj aŭdis 'Ĝis!' ofte.Jes ankaŭ mi neniam uzas nek aŭdas "adiaŭ", sed mi diras kaj aŭdas "adiaŭi" por pridiri la diron de "ĝis revido", ĉar "ĝisrevidi" aŭ simile ne vere estas senca.
Miland (显示个人资料) 2008年8月7日下午6:01:16
Terurĉjo (显示个人资料) 2008年8月7日下午6:05:28
Tio estas influo de la franca lingvo en Esperanto. Zamenhof bone sciis la francan, kaj tiutempe ĉiuj bone komprenis la esprimon.
Diference de "Gis revido" oni kutime uzas "Adiaŭ" antaŭ tre longa aŭ porĉiama foresto.
Ergazomai (显示个人资料) 2008年8月8日上午8:24:52
Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.
Miland (显示个人资料) 2008年8月8日上午10:00:43
Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...
guyjohnston (显示个人资料) 2008年8月8日下午12:54:06
Miland:Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...