去目錄頁

Dankojn

Zam_franca, 2020年10月10日

讯息: 4

语言: Esperanto

Zam_franca (显示个人资料) 2020年10月10日下午4:12:09

Ekzistas usona elsendo, The Tonight Show Starring Jimmy Fallon, kies prezentisto Jimmy Fallon ĉiuvendrede legas muzikafone liston da "dankoj" skribitan de li. Tiuj dankoj estas tre ironiaj kaj celas esti amuzaj.
Ekzemple: "Dankon, 2020, pro montri ke eĉ Good Year povas havi malbonan jaron" (Good Year signifas "bona jaro", ĝi estas pneŭa firmao).

Do ĉi-fadene ni provu skribi tiajn ironiajn "dankojn"!

Dankon, Vinilkosmo, pro montri la viglecon de la Esperanta kulturo, eldonante 4 albumojn dum unu tuta jaro...

baba79 (显示个人资料) 2020年10月10日下午7:25:08

Dankon, Vikipedio, pro viaj 26 000 (proksimume 10% de la totalo) nemalhaveblaj artikoloj pri asteroidoj, dum (ekz.) ricevintoj de la Nobel-premio pri paco ne havas artikolon.

horsto (显示个人资料) 2020年10月11日上午12:40:40

Dankon, Lernu!, por renovigi ĉi tiun paĝaron, kaj tiamaniere mortigi ĉi tiun forumon.

gasbou (显示个人资料) 2020年10月27日上午8:07:04

Dankon Orbano!, por renovigi la instruadon de teatro kaj detrui la hungaran arton!

回到上端