去目錄頁

Kiu estas la “enspaco-vortoj” en esperanto kaj en aliaj lingvoj?

eikored85, 2009年4月12日

讯息: 8

语言: Esperanto

eikored85 (显示个人资料) 2009年4月12日下午10:14:58

Pri “enspaco-vortoj”, mi volas diri la vortoj kiujn oni uzas por enspaci interspacoj en siaj frazoj. Oni uzas ilin kiam oni bezonas pli da tempo por pensi de la konvena vorto aŭ kiam oni devas paŭzi kaj ne scias kion diri. Kelkaj komunaj ekzemploj en angla: um, uh, well, you know, you see, ktp.

Cetere, ĉu iu konas la ĝusta vorto en esperanto por priskribi ĉi tiun tipo de vorto? Mi uzas la frazeto "enspaco-vorto" ĉar mi ne konas la ĝustan vorton. demando.gif Aŭ la vorto en aliaj lingvoj? En angla, la vorto estas "fillers".

Rogir (显示个人资料) 2009年4月12日下午11:54:31

Mi ne scias ĉiun, sed jen kelkaj kiujn mi foje vidas aŭ uzas:

ha, ho, nu, ja, ve

Ne sencas doni signifon, ĉar ĝi estas malklarega por la plejmulto.

Clet (显示个人资料) 2009年5月12日下午5:45:27

Saluton
En la franca, la 2 plej oftaj "space-vortoj" estas "ben..." kaj "heu..." (estas sonoj tute neekzistantaj en Esperanto)

"ben" (kiel la franca vorto "bain" = bano) estas naza sono, veninta de la vorto "bien" (bone)

"heu" sonas kiel "oeufs" (ovoj) au la germana "ö". Mi ne scias ĝia deveno.

JF Clet

MarCin83 (显示个人资料) 2009年5月13日下午5:53:05

Saluton!

En la germana oni diras ofte:
also, so, nun/nun denn, aŭ simple hmmm.

Kaj en la pola oni diras plej ofte:
no aŭ więc (elparolita "vienc").

Ĝis! sal.gif

jchthys (显示个人资料) 2009年5月13日下午7:48:07

En la angla: ‘ah’, ‘um’, ‘er’, ‘em’.

Mjankso (显示个人资料) 2009年5月13日下午9:58:04

En japana lingvo la "enspaco-vortoj" estas: "etto" (kiu nenion signifas) kaj "ano" "sono" (kiuj signifas "tiu"-n).

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月13日下午10:46:13

En la portugala: "ham", "hum", "hein", "aí", "ah", "oh", ktp.

manuchan (显示个人资料) 2009年5月16日下午2:41:57

En la itala, ni uzas ofte "cioè", "allora", kaj "tipo", sed estas multaj aliaj en la diversaj dialektoj.

回到上端