前往目錄

Kial estas tiom da artikolon en la volapuka vikipedio?

貼文者: tensai, 2007年11月4日

訊息: 26

語言: Esperanto

tensai (顯示個人資料) 2007年11月4日下午7:57:06

Mi ĉie legas: "Volapuko estas mortita". Mi ĉie legas, ke, nun, neniu plu parolas volapukon.

Sed, mi ĵus vidis, ke la vikipedio en volapuko havas pli ol 100.000 artikolojn! Pli ol la esperanta vikipedio!

Ĉu iu povas ekspliki ĝin al mi? Kiel lingvo kiun neniu parolas, povas havi tiom da artikolon?

Ĉu volapuko vere malaperiĝis?

Matthieu (顯示個人資料) 2007年11月4日下午8:20:57

Laŭ Vikipedio nur estas kelkaj dekoj da volapukparolantoj.

Sed en la volapuka Vikipedio estas unu persono, kiu laboras. Li programis roboton, kiu kreas milojn da artikoloj pri geografiaj temoj.

Alklaku la ligilon “Hazarda paĝo”: vi vidos preskaŭ nur mallongajn geografiajn paĝojn.

piotrek92 (顯示個人資料) 2007年11月12日下午11:24:20

Jes, mi konsentas kun mia antaŭparolanto - fakte antaŭ kelkaj monatoj volapuka vikipedio havis kelkaj miloj da artikoloj, kaj nune laboras unu roboto, kio faras multe da kelk-frazaj artikoloj. Ne maltranviliĝu - esperanto plu estas plej uzata plan-lingvo okulumo.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年12月5日下午9:59:28

Serĉata de mi estas la Himno de Volapuko.
Se iu scias ĝin aŭ konas necesan lokon aŭ ligilon, BV helpi al mi.
Tre ridiga estas la himno laŭ la rusa lingvo.

Lanctupo (顯示個人資料) 2007年12月5日下午11:16:45

Terurĉjo:Serĉata de mi estas la Himno de Volapuko.
Sumolsöd stäni blodäla!
Dikodi valik hetobs;
Tönöls jüli baladäla
Volapüke kosyubobs,
Vokobsöz ko datuval
"Menade bal, püki bal!"

Mi kuraĝas (certe malkorektege) traduki el la versforma germana traduko:

Kutimi pacon, fratecon,
konkordsenco estu devizo al ni!
Jubilu renkonte al tiu verko!
«Unu lingvo», voku kun mi,
«estu sur la terglobo!»
Tiun strebu nia ligo!
senkulpa.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年12月5日下午11:53:10

Mi dankas vin.

Lanctupo (顯示個人資料) 2007年12月6日上午1:24:33

Ne dankinde.

saverio16 (顯示個人資料) 2007年12月6日上午2:59:19

Saluton! Mi volas fari NEO-VOLAPÜK kaj forviŝi la malfacilajn objektojn ke tio havas. Mi volas revivi tion lingvon! Kio vi pensas?

white knight (顯示個人資料) 2007年12月6日上午9:48:00

Sumolsöd stäni blodäla! Dikodi valik hetobs; Tönöls jüli baladäla Volapüke kosyubobs, Vokobsöz ko datuval "Menade bal, püki bal!"
Belega sono havas tion lingvon, ĉu ne?

Precipe plaĉas al mi la vorto "blodäla" ĉar similas la germana vorto "Blödele". rido.gif

(Blödele estas dialektvorto por "stultulo"?

white knight (顯示個人資料) 2007年12月6日上午9:50:57

saverio16:Saluton! Mi volas fari NEO-VOLAPÜK kaj forviŝi la malfacilajn objektojn ke tio havas. Mi volas revivi tion lingvon! Kio vi pensas?
Jes, faru tion. Ni ĉiuj jam atendegas sur ĝin! rido.gif

回到上端