訊息: 41
語言: Esperanto
Frankouche (顯示個人資料) 2008年3月1日下午12:43:56
Miland (顯示個人資料) 2008年3月1日下午2:55:30
Ĉu unu morto kauzis la alian meĥanike?
Ĉu estas aliaj personoj en la rakonto, ekz murdisto aŭ policano?
Ĉu la rakonto estas alegorio pri la nuntempa monmdo (do oni devas diveni la signifon de la elementoj en la enigmo kiel simboloj)?
sergejm (顯示個人資料) 2008年3月1日下午3:13:12
Alegorio pri la nuntempa mondo (estas nenia rilato al la respondo):
tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.
Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:15:24
En la rusa lingvo konjunkcio "kaj" estas "и". Krome, "и" estas unu el la literoj de la rusa alfabeto (и=i).
Tial ruse "а и б" estas samtempe "A kaj B" kaj "A I B". Se malaperis A kaj B, restis I.
Miland (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:17:02
sergejm:A kaj B sidis sur la tubo, A falis, B pereis, kiu restis sur la tubo?Du kadavroj, eble brulitaj pro la eksplodo, ĉu ne!
tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.
Miland (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:30:11
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?
Miland (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:31:41
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?
sergejm (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:59:38
La respondo estas "kaj". En la germana traduko de Putin - "und".
Pli bona estus traduko de la komenco de la enigmo "A k B" aŭ "A & B" (ĉi lastan vi povas uzi en la angla traduko).
Miland (顯示個人資料) 2008年3月2日上午11:48:48
sergejm:Milland! Terurĉjo jam ĉion eksplikis.Dankon, sed vi ne konfirmis lian solvon antaŭ ol mi skribis. Mia nomo havas nur unu 'l', parenteze.
La respondo estas "kaj"...
Ĉiuokaze, ĉi tiu enigmo ne ŝajnas ĝusta al mi. Ĉar la demando estas pri kiu restas, ne kio. Kaj eĉ se estis kio, vorto ne estas konkreta objekto kiu povas sidi sur tubo.
sergejm (顯示個人資料) 2008年3月2日下午1:10:03
Kiel Putin tradukis ĉi tiun vorton germanen, mi ne rimarkis.
Pli frue la enigmo estis en animacia filmo, kie maldiligenta lernanto okazis en La Lando De Nelernitaj Lecionoj. Tie li renkontas literojn A k B, sidantajn sur la tubo. Malgrandan "и"/"k(aj)"/"&", sidanta inter A kaj B li ne rimarkas. Li iom parolas kun la literoj, poste A falas, B pereas, kaj li devas respondi la enigmon.