前往目錄

Malofta-vortfarado Ludo

貼文者: cFlat7, 2016年7月17日

訊息: 195

語言: Esperanto

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月28日上午2:53:50

etaĝo = samnivela parto de domo
et-aĝo = maljuneco

Vinisus (顯示個人資料) 2020年2月28日下午12:07:35

Maljuneco ne estas alta aĝo ĉu?


1 trovo en La batalo de l’ vivo, Zamenhof, 1891
ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun Clemency subten
1 trovo en Homoj sur la tero, Engholm, 1932
m pli aĝa ol ŝi, tamen kvardek jaroj ne estas tre alta aĝo.
1 trovo en Quo Vadis, Lidja Zamenhof, 1933
al Ostio, la tago estis serena kaj bela. Pro lia alta aĝo oni ne devigis Petron porti la krucon, ĉar

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年2月28日下午2:41:40

[Nur eraro...]

etaĝo = samnivela parto de domo
et-aĝo = juneco

Jxusteno (顯示個人資料) 2020年2月28日下午4:24:09

spoz/iĝ/ej/o = ejo destinita por spoziĝoj

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年3月1日上午1:54:29

rapido = faranto aŭ okazanto dum mallonga tempo
rap-ido = napa ŝoso

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月1日下午1:43:27

ad - franca: promenade (promenado).

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年3月2日上午2:04:42

Vinisus:ad - franca: promenade (promenado).
[Mi ne komprenas]

cFlat7 (顯示個人資料) 2020年3月2日上午2:09:08

regulo = tio, kio estas definita por gvidi la agadon, konduton, ktp
reg-ulo = ulo, kiu efektive estras

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月2日下午12:05:35

cFlat7:
Vinisus:ad - franca: promenade (promenado).
[Mi ne komprenas]
Ad = afikso, kiun zamenhof prenis el la franca lingvo.

Vinisus (顯示個人資料) 2020年3月2日下午12:27:18

Sarabando = malrapida hispana danco laŭ tri taktoj.

Sara-bando= aro da individuoj kune irantaj regataj de Sara, kompreneble, ne de la Sara edzino de Abrahamo.(Mi klarigas, ĉar vi estas judo, kaj mi ne volas afendi vin nek vian kredon.) Plej amike!

回到上端